Vizitu Forumon

Delegitoj de nova tavolo de la Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-09 13:06:26


(Li Denghai)


Reformado kaj pordomalfermo grande ŝanĝis Ĉinion, mastroj de privata entrepreno, teknikaj personoj dungitaj de Eksterlanda kompanio kaj liberaj profesiuloj formas novan tavolon de la nacio. La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio proponis akcepti en la partion avangardiajn personojn de la nova tavolo. Post tiam, kreskas la nombro de la partianoj de la tavolo kun ĉiu jaro kaj kelkaj elitoj el ili fariĝas delegitoj de la Tutlanda Kongreso de KPĈ. Ĉijare 27 personoj el la tavolo fariĝas delegitoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Miliardulo de kamparana deveno Li Denghai kaj diplomita ĉefkontisto Zhou Mingjue tre altiras atenton. Li Denghai diris:
"Tiam mi pensis, ke Wallace estas usona kamparano kaj mi, ĉina. La aferon, kiun fremdlandulo povas fari, ankaŭ ni ĉinoj faras."

En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, post la fino de la lernado en la malsupera parto de mezlernejo, Li Denghai revenis al sia hejmvilaĝo. Li forte volis, ke lia hejmvilaĝo povos produkti pli multan maizon, por ke la vilaĝanoj neniam suferu malsaton. Li kaj liaj kolegoj provis la klutivadon de hibrida maizo, kaj la produktkvanto de ĉiu muo atingis 500 kilogramojn kaj triobliĝis. Poste, li hazarde eksciis, ke la produktkvanto de ĉiu muo de la usona semo-kompanio Pioniro jam atingis 1 250 kg. Tiam persistema Li Denghai komencis la dumvivan eksperimenton pri hibrida maizo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto