Vizitu Forumon

Delegitoj de nova tavolo de la Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-09 13:06:26


(Zhou Mingjue)

El 250 mil diplomitaj kontistoj, 56-jara Zhou Mingjue estas unika diplomita kontisto elektita kiel deputito de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li opiniis, ke kiel la nova socitavolo, diplomitaj kontitstoj vizaĝas al pli multaj defioj por la ekonomia konstruo. Zhou diris:

"Ni devas apelacii, ke la tuta socio pli bone konu la profesion de diplomitaj kontistoj, kaj ke la kontistoj havu regulan profesian medion por ke ili povu akomodiĝi al ekonomia disvolviĝo. Ni devas publikigi al la socio objektivajn donitaĵojn kaj informojn por ke la uzantoj akiru ĝustajn informojn por ilia analizado. La malĝustaj informoj estas malutilaj al la normala kaj sana disvolviĝo."

Pli kaj pli multe da elitoj de la nova tavolo ludas gravan rolon kiel membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, deputitoj de la Tutlanda Popola Kongreso aŭ delegitoj por la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Han Deyun, prezidanto de la asocio de profesiuloj de la nova socitavolo, opinias, ke la situacio profitas de la ideologia liberigo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝanĝo de la opinio de la socio al la nova socitavolo kaj montris la novan trarompon de ĉina demokratia politiko.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto