Vizitu Forumon

Ĉinio: ne provu aboli socialismon, nek prenu la eraran vojon

(GMT+08:00) 2012-11-12 20:58:03
La 8-an de novembro en Pekino, malfermiĝis la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la inaŭguro de la kongreso ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris raporton titolitan "Prenu Plu la Socialisman Vojon kun Ĉinaj Karakteroj kaj Strebu por Kompletigi la Modere Prosperan Socion" Tio, kio meritas atenton, estas, ke en la raporto aperas kelkaj novaj ideoj kaj senprecedence altiĝas la graveco de reformado pri politika sistemo kaj konstruado pri ekologia civilizacio.

En la raporto Hu Jintao akcentis, ke post plenumado de la politiko Reformado kaj Malfermo, lastajn pli ol 30 jarojn en la stafet-esplorado oni senŝancele alte tenas la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj karakteroj, kaj ne provas aboli socialismon, nek prenas la eraran vojon. Pri tio, profesoro Li Zhongjie, vic-direktoro de la esplorejo pri historio de KPĈ, tiel eksplikis:

"La raporto de prezidanto Hu Jintao klare montras direkton, celon, mision kaj strategion pri evoluigo de Ĉinio en estonteco, emfazante, ke la Koncepto pri Scienca Disvolvo estas la gvida penso, en kiu devas longe persisti la Komunista Partio de Ĉinio, kaj pluapaŝe respondis kian flagon tenotan kaj kian vojon prenotan en la nova historia marŝo de Ĉinio. Samtempe, la raporto prenas kompletigon de modere prospera socio kiel streban celon de la partio kaj la lando en la venontaj 10 jaroj. Ĉifoje en la raporto 'kompletigi' anstataŭis la vorton 'konstrui', tio reflektas la travivaĵon de la nova Ĉinio kaj fidon kaj decidon por pli grandaj atingoj de la lando. Ni kredas, ke sendube adoptota estas la raporto de prezidanto Hu Jintao, kaj tiu certe gvidos la Ĉinojn daŭrigi la aferon de antaŭulojn kaj trabati la vojon al brila estonteco."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto