Vizitu Forumon

Ĉinio: ne provu aboli socialismon, nek prenu la eraran vojon

(GMT+08:00) 2012-11-12 20:58:03

 

Cao Pu, vic-direktoro de la instrua kaj esplora fako pri historio de KPĈ sub la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ, opinias, ke la raporto alportas al KPĈ fidon kaj forton. Parolante pri brilpunktoj de la raporto, s-ro Cao Pu diris:

"Estas multaj brilpunktoj. Unue, la raporto pluapaŝe difinas historian lokon por la Koncepto pri Scienca Disvolvo, kaj metas ĝin sur la saman lokon kun la gvidpensoj de Marksismo kaj Leninismo, Mao Zedong-Penso, Deng Xiaoping-Teorio kaj Tri-Reprezenta Teorio, en kiu KPĈ devas ĉiam persisti. Mi pensas, ke kiam oni revizios la partian ĉarton, oficiale kaj leĝe staros la koncepto. Pri konstruado de demokratia politiko, ankaŭ kelkaj partoj en la raporto meritas atenton. Ekzemple, la Tutlanda Popola Kongreso plifortigos superrigardon pri la Ŝtata Konsilantaro, la Supera Popola Juĝejo kaj la Supera Popola Prokurorejo kaj precipe elmetis plirigoran kontrolon pri ia ajn budĝeto kaj definitiva kalkulo de la ŝtato. Tio certe estos influohava. La raporto menciis ankaŭ pluan publikigon de povo-funkciigo. Ankaŭ tio unuafoje aperas en la raporto por tutlanda kongreso. Pri graveco de kontraŭ-korupto, la raporto tiel esprimis: 'Se ne povos efike solviĝi la korupta problemo, la partio suferos de fatala damaĝo, kaj la partio kaj la lando eĉ pereos.' La vortoj estas ege akraj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto