Vizitu Forumon

La amo de Yuri al Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 14:55:12

Oni diris, ke Yury Ilyakhin estas ruso, kiu plej konas Ĉinion. Li sukcesis asimili la diversajn kulturojn de Ĉinio kaj Rusio. Julie de 2008, li partoprenis en la torĉa stafetado de Pekinaj Olimpikoj en Lanzhou. Pro lia nedisigebla ligiteco kun Ĉinio, li estas multe raportita de dulandaj amaskomunikiloj.

En la jaro 1972 li eklernis la ĉinan lingvon en la Moskva Ŝtata Universitato. Sennombraj hieroglifaĵoj kaj malfacila distingo de la kvar tonoj perpleksigis junan Yury Ilyakhin. Tamen ĉio ŝanĝiĝis pro hazarda preno de ĉina bela manĝo.

"Mi kaj miaj kolegoj gastis ĉe mia amiko. Lia patrino estas ĉino kaj laboris en Pekina Restoracio en Moskvo. Ŝi tre bone kuiris ĉinajn pladojn. Tiutage ŝi pretigis ĝjaŭzi-ojn por ni. Ili estis tre bongustaj, kaj pro tio mi ekŝatis la ĉinan manĝaĵon."

La ĉinoj diras: "Ĉu tio ne estus plezuro, se vin vizitus amiko el malproksima loko?" Preparante manĝaĵojn, la patrino babilis kun la junaj gastoj. Ili manĝis ĝjaŭzi-ojn kaj rizaĵon kun fungoj kaj trinkis ĉinan brandon. Dum la ĉinstila manĝado subite venis al Yury la ideo iri al Ĉinio por rigardi la vivon de ĉinoj.

Diplomiĝinte, Yury laboris en Pekino kiel korespondanto de la tiama sovetia novaĵ-agentejo TASS. Reveninte al Moskvo, li laboris kiel redaktoro unue en la Azia Sekcio de la Ŝtata Biblioteko kaj poste en la Rusa Literatura Eldonejo. Dum la 1990-aj jaroj li tradukis kaj eldonis multajn ĉinajn verkojn kreitajn en la ĉina klasika lingvo, inkluzive de Poemoj de Song-Dinastio. Por li estas granda defio esprimi senton de antikvaj ĉinaj poetoj per la moderna ruslingvo. Yury diris, ke li povas senti feliĉon, koleron, ĝojon kaj malĝojon de la ĉinaj poetoj, deklamante iliajn poemojn. "Kvazaŭ ili estas tre proksimaj al mi," diris Yury.

Li loĝas en Ĉinio jam de multaj jaroj kaj tre amas la pekinan operon kaj preferas la arion Adiaŭo al Mia Konkubino. Li tradukis serion da ĉina-rusaj abocolibroj pri la pekina opero por diskonigi la tradician ĉinan arton al siaj samlandanoj. Li diris, ke lia laboro estas tre grava por la komunikado inter la du popoloj.

En la jaro 1996 Yury sin ĵetis al komercado. Li starigis mediaton de senpaga reklamado, kaj la dungitoj plejparte estas ĉinoj. La mediato ofte ricevas dankajn mesaĝojn el siaj legantoj pro tio, ke ĝi servas al popol-amasoj kaj solvas malfacilojn por ili.

"Serĉi laboron estas la plej grava por loĝantoj. Handikapuloj ne povas iri eksteren, tial ili ne povas serĉi laboron. Ni liveras informojn pri laborlokoj kaj cedo de objektoj kaj la servo estas senpaga. Se vi volus cedi vian komputilon, vi povu publikigi la informon sur la reto. Tio estas tre oportuna."

Yury tutkore liveras servon al ĉinoj. Pri la afero, li estas plena de fiero.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto