Vizitu Forumon

La amo de Yuri al Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 14:55:12

Eble tio estas la destinita de la sorto, septembre de 2007 hazarde Yury informiĝis el ĵurnalo Renmin Ribao, ke Firmao Lenovo volas elekti 8 fremdlandulojn en Ĉinio por ke ili partoprenu en la torĉa stafetado. Tiuvespere Yury skribis artikolon "Mi kaj Ĉinio". Lia amo al Ĉinio kortuŝis retanojn. Post kelkaj konkuroj, li suksesis ricevi la specialan honoron por partopreni en la torĉa stafetado.

Poste, kelkaj ŝanĝoj okazis en la vivo de Yury. Por konservi bonan figuro, li komencis malmulte trinki kaj promenis. Ĉiutage li serĉis materialojn pri la torĉa stafetado kaj ankaŭ kolektis koncernajn informojn.

Julie de 2008, kiel la 163-a torĉotenanto, Yury unuafoje iris al Lanzhou.

"Mi sentas, ke mi estas la plej feliĉa en la mondo. En la unua duono de mia vivo, mi neniam vidas tiujn feliĉajn homojn. Mi deziras, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesos kaj ni kune penu."

Tenante la torĉon, Yury sentas, ke tio estas la plej memorinda sperto.

Parolante pri la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Yury prezentis sian opinion,

"Ĉinio alvizaĝas multajn problemojn pri ekonomio, medio ktp. La 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio havas gravan taskon. La tuta mondo atentas Ĉinion, kian vojon Ĉinio iros?"

Pri la estonteco de Ĉinio, li estas plena de fido.

"Mi opinias, ke la politiko de Ĉinio estas tre justa. Via vivo estos pli kaj pli bona, kaj vi povos solvi viajn problemojn."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto