Vizitu Forumon

Kultura simfonio—Bulgaraj artistoj en internacia popolkanta festivalo en Nanning, Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-22 16:25:32

Muziko estas senlandlima. Tio plene enkorpiĝas en ripozejo malantaŭ la scenejo de la Internacia Popolkanta Festivalo 2012` en Nanning, Ĉinio. Temis pri la prezentado de fremdlandaj artistoj. Bulgaraj kaj Vjetnamaj artistoj provizore kune prezentis ĉinan popolkanton Jasmeno. Ne estis parolado, ne estis ekzercado. Harmonie kunplektita la muzikaĵo estas prezentita de artistoj de malsamaj kulturoj.

Kun la akompano de bulgara instrumento kaj la bela voĉo de Vjetnama kantistino, konata ĉina popolkanto Jasmeno estas interpretita kiel versio de sudorienta Azio. Ĉe la momento kunfandiĝas la kulturoj azia kaj eŭropa, spontanee leviĝas kortuŝo en ĉies koro.

Jam estas la 20-a jaro de la Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo. En la jaro 2012, dum la festivalo nia raportisto faris intervjuon al bulgaraj artistoj.

Petro Milanov (Milan Ivanov) de bulgara nacia ĥoro ludas Tambura-n, instrumento simila al Dongbula de ĉina nacimalplimulto en Xinjiang. Li admiris la similecon inter la instrumentoj ĉu en formo ĉu en la nomo.

Nacia muziko, kiel parto de tradicia kulturo, estas spirita apogo. Tamen en hodiaŭo populara je moderna muziko, kiel heredi kaj elvolvi la nacian muzikon fariĝas grava laboro de muzikistoj por protekti la tradician kulturon.

"Mi spektis la ĉinan Pekinan Operon, ĝi estas surpriza kaj neimagebla arto. Estus granda bedaŭro se ĝi perdiĝus. Tradicia arto tia, kian ni devas heredigi je kia ajn kosto."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto