Vizitu Forumon

Kultura simfonio—Bulgaraj artistoj en internacia popolkanta festivalo en Nanning, Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-22 16:25:32

Bulgara nacia ĥoro fondiĝis en 1951, fama komponisto Philip Kurtev iniciatis la ĥoron. Li meritas je tio, ke li estas la unua, kiu artigis la bulgarajn popolkantojn. Post lia forpaso, lia filino Elena Kurtva heredis la patran aferon kaj gvidas la ĥoron turnei tra la mondo. Profesorino Elena konigis:

"Bulgaraj popolkantoj kvazaŭ enciklopedio registris la sentojn de bulgaraj popolanoj en la vivo kaj ilian vivmanieron."

Komponisto de la ĥoro Georgy Andreev diris al raportisto, ke estas malfacile fari tradician muzikon, aparte en nuna tempo. Multaj artistoj jam maljuniĝas aŭ forpasis, sekve de tio, estas malfacile reaperigi la originecon de popolkantoj. Tamen pli kaj pli progresintas sciencaj rimedoj, kiuj pli kaj pli simpligas la reaperigon kaj rekreado de malnovaj kantoj. Feliĉe la 50-jara klopodado de la ĥoro edukis la junulojn ne forlasi la nacian tradician muzikon. La du filinoj de Georgy vizitas muzikan lernejon, kaj de infanece tuŝas nacian muzikon. Li diris, ke nur tiamaniere heredigeblas la trezoro de la nacio. En sia vivo, li ĉiam kreas kondiĉon por ke la infanoj proksimiĝu al muziko.

"Muziko estas nemankigebla parto en la vivo. Neniu aranĝas apartan tempon por muziko. Muziko tamen devas regi la vivon de mateno ĝis nokto."

Tia muzika familio ne malofte videblas en la ĥoro. Parolante kun profesorino Elena, ni tuŝas sian karmemoron al ŝia patro. Ja pro la familia heredado, elstaras naciaj muzikistoj unuj post aliaj en Bulgario. Junaj muzikistoj portas la taskon heredi la nacian muzikon. Demandite pri la patro, Elena longe silentis kun la rigardo al la malproksimo. Ŝi diris:

"Li estas elstara patro, postulema instruisto, honesta homo kaj granda muzikisto."

Kulturo estas forto trans lingvoj malgraŭ teritorio, malgraŭ etno. Kulturo kiel senformaj brakoj, brakumas homojn. En la folklora muzeo de Nanning, sinjorino Elena kvazaŭ vidus vestaĵon de Bulgario. Ŝi diris, ke ŝi estis surprizita ekvidi la antaŭtukon, sed je tujproksimo ŝi eltrovis, ke ĝi estas vestaĵo de ĉina etno indiĝena. En la prezentado de ĉina muzikaĵo ŝi kvazaŭ aŭdus la bulgaran melodion. Ŝi diris, ke nepre estus, ke Dio dissemus la muzikaĵojn en diversaj lokoj de la mondo, kia surprizo!"

Petro jam 35-jariĝis, tamen li montras la naturon de naiva infano. Dum la ripoza tempo li vagas kun la Tambura en malantaŭscenejo, por serĉi artistojn de diversaj landoj kune ludi. Ĉina junulo provas novan komponitaĵon, Petro aliras kaj akompanas lin. Diverslandaj artistoj sinsekve venas kaj ludas sian nacian instrumenton por la akompanado. Ĉiuj silentas, kaj ebriiĝas en la mirinda kultura simfonio.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto