Vizitu Forumon

Ĉinaj konstruantoj atestis la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano

(GMT+08:00) 2012-11-27 17:25:15


(Guadara haveno)


En 2004 tri ĉinaj inĝenieroj estis terore atakitaj kaj malfeliĉe mortis en konstruejo de Pakistano. Estis la unua fojo al ĉinoj, kiuj laboras en eksterlandoj, ke falis atako kontraŭ ili. La tri inĝenieroj venis el Ĉina Haven-Inĝenieriada Grupo, kiu portis la taskon konstrui havenon por Guadaro de Pakistano. La surprizatako ne timigis la ĉinajn laborantojn, sed urĝis ilin pli rapide fini la taskon je garantio de kvalito kaj kvanto. Ili atestis ne nur la ŝanĝiĝon de Guadaro el urbeto al grava haveno, sed ankaŭ la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano en la nova epoko. Jen la raporto intervjua kun Wang Xiaoping, direktoro de la ofiicejo de Ĉina Haven-Inĝenieria Limigita Kompanio en Pakistano.

Jam frue en 1987, Ĉina Havan-Inĝenierada Grupo eniris la pakistanan merkaton, kaj la programo konstrui guadaran havenon faris la grupon fama. Tiam Guadaro estis nekonata urbeto. En 2001, Ĉinio subskribis kun Pakistano kontrakton por konstrui guadaran havenon kun la investo de 198 milionoj da usonaj dolaroj. Wang Xiaoping, direktoro de la oficejo de Ĉina Haven-Inĝenieria Grupo en Pakistano diris:

"La programo konstrui havenon en Guadaro ekplenumiĝis en 2002, kaj januare de 2005 finiĝis la konstruado kaj la haveno ekestis en funkciado. En la tempodaŭro de tri jaroj ni finis la havenan konstruadon, kaj ankaŭ enkondukis la ĉinan rapidecon al Pakistano. Tio surprizis popolanojn de Pakistano. Estas mirakle, ke ĉinoj konstruis la havenon en tiom malproksima loko en nur tri jaroj! Tio reliefigis nian famon ne nur en Pakistano sed ankaŭ inter kontraktitaj komercistoj internacie. Grave estas, ke ĝi donis signifoplenan kontribuon al la amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto