Vizitu Forumon

Ĉinaj konstruantoj atestis la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano

(GMT+08:00) 2012-11-27 17:25:15


(Guadara haveno)

En la konstruado de guadara haveno okazis la surprizatako kontraŭ ĉinoj en 2004. Tri ĉinaj inĝenieroj malfeliĉe mortis. Tamen la ĉinaj konstruantoj ne retiriĝis sub la timigo. En januaro de 2005, ili finkonstruis la havenon kun la garantio de kvalito.

"Tio estas la unua fojo, ke ĉinoj estis terore atakitaj en eksterlando. La evento surprizskuis la mondon. Sed eĉ sub tia cirkonstanco, la laborantoj en la konstruejo ne retiriĝis. Tiama ĉefo por la programo, sinjoro Sun Ziyu gvidis la laborantojn insisti en la konstruejo. Ili rapidigis la proceduron de la programo, samtempe pliintensigis la sekurecan laboron. Post la finkonstruo, la pakistana registaro alte taksis la konstruadon. Oni admiras ĉinojn pro ilia kuraĝo firme stari en la konstruejo post la surprizatako. La timigo ne faligis ĉinojn, sed male faris ilin des pli firmaj kaj kuraĝaj, tiel ke la programo ankoraŭ pli rapide iris. Pro tio, pakistananoj respektas ĉinojn kaj al ili donis elkoran dankon. "

En 2006, fondiĝis la Ĉina Haven-Inĝenieria Limigita Kompanio el la antaŭa grupo. La nova kompanio daŭre entreprenas la konstruadon en eksterlandoj kaj plibonigas la administradon. Impete progresas la operacioj tra la mondo. En 2009, la kompanio portis la taskon konstrui la profundakvan havenon en Karaĉio de Pakistano. La kontraktita sumo de la programo estas 380 milionoj da usonaj dolaroj.

Retrorigardante la multjarajn sperton kaj lecionon akiritajn el la merkato de Pakistano, Wang Xiaoping diris, ke plej atentinda punkto por ĉinaj entreprenoj en eksterlando estas la regado super subskribitaj kontraktoj:

"Laborante en Pakistano multjarojn, ni havas la komunan senton, ke pakistananoj estas iel-ajn-plaĉaj antaŭ ol subskribi la kontrakojn. Se nur ili finis la subskribon, ili atenteme agadas laŭ la subskribitaj kontraktoj. En la lastaj jaroj, ankaŭ ni plibonigis la administradon super subskribtaj kontraktoj, kaj tio mutle helpas al ni en sukcesa plemunado de programoj, kiuj paralele multe profitigas nin. La ĉinaj entreprenoj en eksterlandoj des pli atentu pri la adminsitrado de kontraktoj. "


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto