Vizitu Forumon

Vojo de disvolviĝo de Ĉina Suda Avikompanio

(GMT+08:00) 2012-11-28 16:23:03

Post ĉinaj reformado kaj malfermo, la ĉina aviada industrio rapide disvolviĝis, ĝiaj skalo, kvalito kaj profito marŝas al nova ŝtuparo, kaj Ĉinio sin turnas de aviada granda lando al aviada potenca lando.

Kiel unu el tri ĉinaj aviadaj korporacioj, Ĉina Suda Avikompanio estas aviada kompanio en Ĉinio kun plej multaj aviadiloj, plej progresinta aviadlinio-reto kaj plej granda kvanto de pasaĝeroj jare transportataj. En 2011 la avikompanio per bona rezulto de sekura flugado je 10 milionoj da horoj, estis honorita de ĉina Civil-Aviada Administracio per la premio Unustela Diamanto de Aviada Sekureco, kaj ĝi fariĝis aviada kompanio kun plej alta sekurec-nivelo en la lando.

En 2005 la avikompanio elmetis sian strategian transforman celon konstrui ret-avikompanion kun internacia skalo kaj komencis la vojon de intensa evoluado, en kiu la aviadlinioj estas ĉirkaŭ aviadaj nodoj, anstataŭ laŭ la antaŭa punkto-al-punkto. En aŭgusto de 2012, la kompanio oficiale malfermis aerponton "Kantona Vojo" interligantan Eŭropon, Azion kaj Aŭstralion, kaj tio markas, ke la kompanio paŝis gravan paŝon por partopreni en la internacia konkurenco.

Ĉina Suda Avikompanio plivastigis la merkaton de Aŭstralio, dependante de la kantona aerodromo Baiyun, unu el tri nodaj aerodromoj de Ĉinio, kaj ĝi altiras al si pasaĝerojn al Aŭstralio kaj Nov-Zelando tra la tuta Ĉinio kaj venigas ilin al la cellokoj. Wang Yunfei, studento de la provinco Shandong, kiu lernas en alia lando, diris:

"Laŭ prezo mi elektas la kompanion. Cetere kompare kun aliaj kompanioj, linioj de la kompanio estas pli oportunaj por mi. Ĝenerale mi flugas de la urbo Qingdao, tra Kantono kiel transpunkto, kaj fine al Brisbano. Sed por aliaj kompanioj, kiaj Singapura Avikompanio kaj Korea Avikompanio, ne troviĝas linio por rekta flugado de interna Ĉinio al Brisbano. la Ĉina Suda Avikompanio havas sian superecon en la linia ligo."

Inter Aŭstralio kaj Eŭropo estas granda distanco, kaj necesas halti ĉe iu transita stacio por atingo. Malfermiĝo de la aerlinio al Aŭstralio kaj Nov-Zelando akcelas fortan kreskadon de la eŭropa merkato. Pasaĝero-kvanto de Eŭropo al Aŭstralio kaj Nov-Zelando kreskas je rapideco de 620%. Zou Yingping, laboranto de informada departemento de la kompanio diris:

"Rapide kreskas kvanto de alilandaj pasaĝeroj. Nuntempe sur la aerlinio al Eŭropo, pli ol 50% estas alilandaj pasaĝeroj kaj antaŭe plejparto estas ĉinoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto