Vizitu Forumon

Vojo de disvolviĝo de Ĉina Suda Avikompanio

(GMT+08:00) 2012-11-28 16:23:03

De la lastaj tri jaroj, la strategio meti transitan stacion en Aŭstralio estas efike aplikata. En la antaŭa duonjaro de 2012, la kompanio portis pasaĝerojn de 306,8 miloj da homfojoj en la merkato de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, pli multe je 28,4% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

La kompanio sekve malfermis aerliniojn de Kantono al Sidnejo, Melburno, Aŭklando, Brisbano, Perth, Parizo kaj Amsterdamo, kaj en junio ĉijare malfermiĝis la linio de Kantono al Londono. La granda aerlinia reto sin apogas kaj formas Kantonan Vojon.

Por allogi pli da pasaĝeroj, precipe alilandajn pasaĝerojn, en la lastaj jaroj la kompanio disvastigis markon. Sinjoro Zheng Ruixin, laboranto respondanta pri la disvastigo, diris:

"Nia vojo por internaciigo komenciĝis ekde 2009 kaj nun la marko estas konata en multaj lokoj de Ĉinio. Samtempe ni penas fari disvastigon de la marko en aliaj landoj. En 2010, ni faris reklamon en Aŭstralio kaj Eŭropo. Cetere de la jaro 2011 ni elektis lokajn aktivadojn por doni monsubtenon kaj tio estas rimedo. Ĉijare ni partoprenos en turisma festivalo en Parizo kaj monda turisma kongreso en Londono en novembro, kiu estas la unua-vica turisma aktivado en la mondo. Ni ankaŭ esploras ambaŭ-utilan kunlaboron kun lokaj registaroj, turismaj burooj kaj aerodromoj, kaj tia kunlaboro tuŝas ne nur Aŭstralion, sed ankaŭ Sudorientan Azion kaj Eŭropon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto