Vizitu Forumon

Marko helpas al ĉina akrobataĵo elpaŝi eksteren

(GMT+08:00) 2012-12-04 15:41:06


(Cigna Lako)

Post la jaro 1981 ĉina akrobataĵo foje kaj refoje gajnis premiojn. Laŭ neplena statistiko, ĉina akrobataĵo gajnis pli ol 150 orajn premiojn, akiris preskaŭ ĉiujn plej altajn premiojn de mondaj altnivelaj konkursoj, tial Ĉinio estis titolita "monda akrobataĵa lando". Sed estas bedaŭrinde, ke multaj premiitaj elstaraj akrobataĵoj ne fariĝis produktoj, nek estis ludataj en fremdlandaj merkatoj.

Sinjoro Mi Lu, oficisto pri ekstera kontakto de asocio de akrobatoj sub ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj, gvidis delegaciojn al fremdaj landoj por internaciaj konkursoj post 1989. Parolante pri la problemo, li diris:

"Iu ajn akrobataĵo estas senutilaj se ĝi ne fariĝos produktoj, hodiaŭ ĝi estas premiita, sed morgaŭ ĝi malaperos. Mi prenis la ekzemplon, nun la nombro de premiitaj akrobataĵoj estas preskaŭ 100, el ili 80 ne fariĝis produktoj. Tial, de komenco ni devas merkatigi akrobataĵojn kaj klopodi en tiuj flankoj de ekzerco de ludistoj: ekzercado, novigado, adaptado kaj teil plu."

En la lastaj jaroj akrobataĵ-baleto, farita de ŝanhaja arta kompanio, solvis la merkatigan problemon kaj gajnis sukceson en la merkato. La teatraĵo originis el la akrobataĵo, kiu gajnis oran premion en monaka montekarla internacia akrobata festivalo. Sur la ŝultroj kaj la supro de la kapo de aktoro, aktorino faris belajn formojn de baleto, ĝi estis laŭdata de ĉelokaj aljuĝistoj kaj spektantoj.

La ŝanhaja arta kompanio trovis la komercan valoron de la akrobataĵo. Por ke ĝi konformu al apreca kutimo de fremdaj spektantoj, la kompanio dungis mondajn elstarajn artistojn, kiuj bone "ornamas" spektaklojn. Tial naskiĝis la akrobataĵ-baleto, kiu estas titolita "Cigna Lako". Marte de 2005, la spektaklo unuafoje estis prezentita en ŝanhaja teatro, iuj gravaj amuzaj kompanioj, artaj teatroj kaj makleristoj estis invititaj por spektado, rapide la ŝanhaja arta kompanio ricevis mendilojn fremdlandajn kaj la akrobataĵo komencis sian rondiran prezentadon en la mondo. Ĝenerala direktoro de la kompanio Sun Mingzhang konigis:

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto