Vizitu Forumon

Marko helpas al ĉina akrobataĵo elpaŝi eksteren

(GMT+08:00) 2012-12-04 15:41:06


(Rompilo•Sonĝo sur la Maro)

"La unua fremdlanda prezentado okazis en la teatro de la Kremlo, Moskvo. Rusio estas la hejmloko de baleto kaj akrobataĵo. Nia tutnova esprimo, kiu kombinas faktorojn de baleto kaj akrobataĵo, superis imagon de lokanoj. La prezentado sukcesis, poste estis prezentata la sepektablo en Saint-Petersburg kaj orienteŭropaj landoj. En la dua kaj tria jaro, ni ricevis kontraktojn el Germanio, Aŭstrio, Svisio kaj aliaj landoj."

La totala investo de la spektablo kalkuliĝis al preskaŭ 8 milionoj da juanoj. En 2009, enspezo el prezentado superis 45 milionojn da juanoj. Lastajn jarojn aperis efiko de marko. Fine de la lasta jaro, la ŝanhaja arta kompanio faris novan akrobataĵ-baleton, titolita "Rompilo•Sonĝo sur la Maro". Sur la bazo de la teatraĵo "Cigna Lako", la nova estis novigita kaj pli alte kvalita, kaj miksis en si akrobataĵon, magion, stratan dancon kaj dancon Hitpop kaj aliajn vidajn faktorojn. Fine de la kuranta jaro, "Rompilo•Sonĝo sur la Maro" komencos la 5-jaran rondiran prezentadon en Eŭropo. Parolante pri la ŝlosila punkto en fremdaj merkatoj, Sun Mingzhang diris:

"Unue, ni devas posedi apartan markon; due, ni devas havas apartan esprimon; trie, la enhavo devas esti rekonata de fremdlandanoj; kvare, propaganda metodo devas esti sukcesa kaj kvine ni devas trovi bonajn kunlaborajn partnerojn."

Laŭ Sun Mingzhang, marko estas plej grava por eniri en fremdajn merkatojn. Ankaŭ Zhang Yu, ĝenerala direktoro de ĉina ekster-kultura grupo, emfazis la gravecon de marko. Li diris:

"Kvankam intensiĝas la tendenco de tutmondiĝo, tamen diverslandaj kulturoj ankoraŭ estas relative sendependaj kaj diferencaj, kaj diversaj landoj renkontas obstaklojn de kultura disvastigo en la internacia kultura komerco, tial oni devas fari la produktojn, kiuj ne nur posedas naciajn karaterizaĵojn sed ankaŭ konformas al konsuma kutimo de fremdlandanoj. Ĉinaj entreprenoj pri kulturo devas konstrui markojn, kiujn la mondo konas kaj bonvenigas."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto