Vizitu Forumon

Ĉinaj libroj povas iri al la mondo per indiĝenigo

(GMT+08:00) 2012-12-05 14:35:34

Surbaze de la nuna eldona situacio, Ĉina Nacia Eldonaĵa Importa kaj Eksporta Korporacio ĉiam pozitive vastigas internacian kunlaboron, serĉas indiĝenigon de la venda kanalo kaj ofertas ĉinajn librojn al lokaj merkatoj per transmaraj partneroj.

"Ofte ni utiligas eksterlandajn kanalojn, ekzemple la plej grandan eldonan kompanion de Singapuro en Sudorient-Azio, Populara Holdingo, kiu havas pli ol 100 ĉenbutikojn. Per ĝi ni ofertas ĉinajn librojn al lokaj ĉefaj merkatoj."

Krom la eksporto de libroj kaj la transmara vendado, Ĉina Nacia Eldonaĵa Importa kaj Eksporta Korporacio prenas la indiĝenigon de la eldonado kiel gravan punkton de sia laboro. Laŭ opinio de Zhu Chaoxu, pro la lingva baro, plej multaj aĉetantoj de ĉinaj libroj estas ĉinoj, kaj tre malmultaj fremdlandanoj aĉetas ĉinajn librojn, tial la indiĝenigo de la eldonado de ĉinaj libraj estas tre grava.

"Nun ni prenas la indiĝenigon kiel gravan punkton de laboro. En la pasintaj jaroj, ni starigis eldonajn instituciojn investitaj de Ĉinio kaj fremdaj landoj en multaj landoj. Ni havas tiajn instituciojn en Aŭtralio, Usono, Britio kaj Francio. Ni ne nur faras inporton kaj eksporton de laboroj, sed disvastigas nian eldonadon al fremdaj landoj"

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto