Vizitu Forumon

Ĉinaj libroj povas iri al la mondo per indiĝenigo

(GMT+08:00) 2012-12-05 14:35:34

Li Daqing diris, ke la eldonejo E-Star Press jam publikis preskaŭ 30 librojn pri la ĉina kulturo. Li opiniis, ke oni devas konsideri indiĝenigon de enhavoj de la libroj por ke ili estu pli bone akceptataj de fremdlandaj legantoj.

"Ni publikigis libron pri la anglalingva eduko de infanoj. Ĝi estas tre speciala kaj interesa. Ni multe aplikis ĉinajn elementojn en la libro. La libro havas grandan debiton."

Li Daqing opinias, ke libroj ludas gravan rolon en la disvastigo de la ĉina kulturo, ĉar libroj ĉu elektronikaj ĉu paperaj estas grava vehiklo de la kulturo.

"Fremdlandanoj ne povas iri al ĉiuj partoj de Ĉinio, tamen ili povas akiri multajn informojn pri Ĉinio, legante libron. Ni devas uzi la rimedon por prezenti la ĉinan kulturon al fremdaj landoj."


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto