Vizitu Forumon

Esperanta Krestomatio: Konferanseo (ekstrakto)

(GMT+08:00) 2012-12-10 15:07:40

La publiko denove ekridis kontenta, ĉar tio vere estis tre ridinda, nur la direktoro protestis laŭte kaj ekiris serĉi la ĉefan respondeculon, kaj la posedanto de la kravato sin ĵetis kontraŭ min por bati min. Mi tamen lerte manovris kaj sukcesis eviti la frapon. En tiu momento alvenis la vera iluziisto kaj li flustris en mian orelon, ke li, se ne estus la publiko, deŝirus mian kapon, ĉar li kuris tra ĉiuj salonoj serĉante min. Mi tamen ne konfuziĝis pro tiuj minacoj kaj alproksimiĝante al la rekvizitoj de la iluziisto komencis malfermi skatolojn, korbojn kaj sakojn. Sed subite mi ekkriis, ĉar iu besteto mordis min kaj mi retiriĝante malantaŭen, falis en korbon, el kiu eliris 10 kolomboj, 17 blankaj musoj, 3 kolubroj, ĉirkaŭ 10 akvaj serpentoj kaj multaj aliaj etaj kaj nedanĝeraj bestetoj, kiuj tuj ekrampis inter la gastoj. La lastaj, mi ne scias pro kio, levis grandan bruon; iuj surtabliĝis kaj fariĝis tia tumulto, kvazaŭ okazus io eksterordinara. Al mi mem ĉio ŝajnis tre gaja kaj mi ridis elkore ĝis mi vidis, ke venas la ĉefa respondeculo, kiu havis teruran esprimon sur sia vizaĝo. Li ordonis al mi, ke mi tuj iru supren kaj liberigu la kompatindan flutiston. Mi plenumis tiun ordonon kaj alveninte en la supran salonon mi kun miro konstatis, ke la tuta publiko sidas kiel rigida kaj la flutisto daŭrigas blovadi en la fluton kun lastaj fortoj. Vidante min, li apenaŭ povis prononci: "Ah, jen vi finfine", kaj svenante falis en la manojn de la ceteraj orkestrantoj, kiuj lin elportis.

Por serenigi la atmosferon mi komencis rakonti ian anekdoton, sed mi ne povis fini ĝin, ĉar en la salonon ŝtorme eniris la gastoj el la suba salono kaj post ili inter la tabloj ekrampis la musoj, kunikloj, serpentoj, kolubroj, ratoj k.a. bestoj de la iluziisto Carli Gicov. Okazis vera paniko, en kiu, kiel mi sukcesis vidi, la respondeculo svenis en la brakoj de unu dika sinjorino, kiu siavice konsideris lin muso kaj ekkriis per laŭta voĉo. Sia krio infektis ĉiujn ceterajn kaj baldaŭ la tuta salono eksimilis al vivanta maro, en kiu viroj kaj virinoj interpuŝante unu la alian, renversante kaj rompante ĉion sur sia vojo, direktiĝis al la eliro.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto