Vizitu Forumon

Esperanta Krestomatio: Konferanseo (ekstrakto)

(GMT+08:00) 2012-12-10 15:07:40

Mi plifortigis la tumulton imitante per la mikrofono la voĉojn de diversaj sovaĝaj bestoj, de jaguaro ĝis bengala tigro. Do, persone por mi, la amuzo iris tre gaje kaj plene diferencis de aliaj tiaspecaj aranĝoj.

La postan tagon, tamen, vokis min la ĉefa respondeculo kaj klarigis al mi, ke li sugestis al mia ĉefo, ke sentaŭguloj kiel mi ne devas okupi ŝtatan postenon. Poste li daŭrigis:

— Krome, "Kara amiko", je via konto ni kalkulis ĉiujn elspezojn por la amuzvespero, inkluzive la rompitajn kaj difektitajn objektojn je sumo 15 624 levoj. Kaj nun — konkludis li — for de ĉi tie, ĉar semi vidos vin ĉi tie refoje, ml sufokos vin per miaj propraj manoj.

Dirante tion li ekĝemis "Oh" kaj kaptis sin je la okulo, kiu estis bluiĝinta — kredeble, la dika sinjorino frapis lin je tiu loko, opiniante lin muso.

Sed, "se"... Mi mem intencis forlasi tiun filistran urbon kaj translokiĝi en la ĉefurbon, por tie plene dediĉi min al la arto.

Kaj se la vizitantoj de la amuzvespero ne komprenis, ke mi estas la plej originala kaj kuraĝa konferanseo, ja vi karaj legantoj plene komprenis tion. Mi petas vin, kunhelpu, ke mi estu enoficigita kiel ŝtata konferanseo en Sofia. Skribu al la adreso: Vasil Conev, Sofia, Str. 6 septembro N 49.

Vasil Conev

el la bulgara: Metodi Panĉev

(el "Belarto")


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto