Vizitu Forumon

Patrono por la vivo---Zhai Jiake, eksperto de brulvunda kirurgio

(GMT+08:00) 2012-12-11 16:51:38

Chai Jiake estas eksperto de brulvunda plastia kirurgo, laboranta en la Ĝenerala Hospitalo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Li elstaras en plastia kirurgio kaj estas titolita kiel "patrono de la vivo" , ĉar lia lanceto revivigis amason da brulvunditoj kaj esperigis ilin reveni al la socio. Hodiaŭ ni konigos al vi la eksperton—Chai Jiake, kiu multe kontribuas en kampo de brulvunda plastia hirurgio.

Profesoro Chai Jiake estas 60-jara. Li estas landa gvidanto de brulvunda scienco, ĉefo de brulvunda instituto sub la Ĝenerala Hospitalo de ĈPLA kaj ununura eksperto por la urĝa brulvunda operacio en gravaj eventoj. Lia spuro restas tra la tuta lando.

Vespere de la 26a de majo, Chai Jiake esits informita, ke Gao Tiecheng, armita policano en Harbino trifoje savis popolanojn en incendio kaj serioze brulvundiĝis. Li tuj flugis al Harbino por savi la heroon.

Rememorinte la brulvundiĝon, Gao Tiecheng diris, ke malsamgrade vundiĝis al li je la vizaĝo kaj maldekstra brako, la bruligita parto estas ĉirkaŭ 8%. Tiam li tre maltrankviliĝis pri sia estonteco.

"Je la maldekstro miaj vizaĝo kaj kolo vundiĝis kaj ankaŭ ambaŭ manoj. La dekstra piedo estis parte bruligita, plej serioze bruligita estis la maldekstra mano. La vizaĝo resaniĝis malrapide. Ĉar mia memo rezistas kontraŭ la rutinaj drogoj, tio donis grandan malfacilon al kuracistoj. Tiam mi estis en malbona humoro, kaj maltrankviliĝis pri mia aspekto."

Dum pli ol 20-taga kuracado super la heroo, Chai Jiake gvidis la kuracistojn fari klinikadon trifoje ĉiutage por ĝustatempe koni lian sanigon kaj reguligi la kuracadon. Li persone faris pansadon kaj detale observis la cikatriĝon. Per la plej bona tekniko kaj plej bona maniero Chai Jiake rapidigis la resaniĝon kaj certis ne okazi infekto de la vundo.

Pasis duonjaro, Gao Tiecheng refoje renkontiĝis kun profesoro Chai Jiake. Nun tute ne vidiĝas la brulvundo sur la vizaĝo de Gao Tiecheng, jam revenis la bona aspekto. Li fidoplene reviglas en sia laboro. Li diris:

"Profesoro Chai redonis al mi ne nur sanan korpon sed ankaŭ la memfidon kaj firmecon."

Chai Jiake diris, ke al brulvunditoj, oni devas doni memfidon por ke ili revenu al la socio.

"Malgraŭ la mezurado de brulvundo, ili finfine reiru al la socio. Malsame al aliaj malsanoj, la vundo videblas. Kiel rerevni al la socio rilatas al ilia korpfunkcio kaj aspekto. Necesas psika kuraco. Ni devas plifortigi la ĉirilatan esploradon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto