Vizitu Forumon

Patrono por la vivo---Zhai Jiake, eksperto de brulvunda kirurgio

(GMT+08:00) 2012-12-11 16:51:38

En helena mito, Prometeo ŝtele donis la fajron al la homo kaj samtempe donis detruon kaj katastrofon. Statistikaj ciferoj montras, ke inter akcidentaj mortintoj, tiuj pro brul-vundo nombre viciĝas je la dua. En Ĉinio ĉiujare ĉirkaŭ 20 milionoj da personoj brulvundiĝas en malsamaj gradoj. Interalie 5% bezonas klinikan kuracadon.

Brulvundan sciencon karakterizas la militismo. De multaj jaroj, brul-plastia kirurgio de la hospitalo penetriĝas en trupojn por respondi urĝajn eventojn kaj savi urĝajn vunditojn. Oni eĉ plenumas taskon eksterlanden kaj ofte aperis miraklo. En kutimo oni reagas al akcidentoj por savi brulvunditojn, tio estas grava vojo altigi la nivelon por la milita bezono. Dum iuj kazoj aplikitaj en milito renverse servas ankaŭ por ordinaraj malsanuloj.

De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, helpe de sia gvidanto Sheng Zhiyong—membro de Ĉina Akademio pri Inĝenierioj, Chai Jiake kun sia teamo faris esploradon super brul-sepsemio je ties patogenezo, diagnozado kaj klinikado. Ili akiris serion da atingoj. Ili reviziis la de usono faritajn (1991) kriteriojn pri diagnozo de brul-sepsemio, kaj la unua aperigis internacie la sepsemiajn kriteriojn konformajn al orientuloj; ili sisteme kaj tutflanke resumis la kaŭzon de brul-sepsmio kaj ĝiajn klinikajn ŝanĝiĝojn kun trajtoj. Tio metis bazon por kompleksa klinika kuracado super brul-sepsemio.

Paralele Chai Jiake kaj lia teamo elpensis preparadon de porkeska ne-ĉelula derma matrico por haŭta transplantado, tiel ke la vivo de brulvunditoj estu savita. Chai Jiake diris, ke la tekniko estas jam vaste aplikata.

"Nun ni ellaboras derman matricon similan al porkhaŭto, kiu efikas kiel aligeneza haŭto. Tia tekniko jam vaste aplikiĝas."

Samtempe, profesoro Chai Jiake strebas al rapidigo de interŝanĝoj kun eksterlandaj kolegoj en la scienco pri brulvundo, kaj ofertas la ĉinan sperton ĉiflanke. Invitite de usona Harvarda Universitato, li kune kun akademiano Sheng Zhiyong fondis kaj gvidas en Ĉinio la unuan ĉini-usonan esploran instituton pri brulvundo. Ambaŭ flankoj konstante reciprokas la esploristojn kaj disvolvas la kunlaborojn kaj esplorojn.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto