Vizitu Forumon

Mi estas en Keqiao

(GMT+08:00) 2012-12-11 16:51:50

Promenante sur la komerca strato bunte lumigita en Keqiao, elegante tenante cigaredon inter fingroj Daeb rakontas al ni sian aventuron en Keqiao. Kiam ni atingas butikon de laŭmodaj vestoj, trudvendistino varme lin salutas. La knabino dorlote koleretas, ke Daeb jam delonge ne vizitis ŝin. Daeb klarigas al ni, ke ŝi estas lia meimei (malpli aĝa fratino). En la ĉina „meimei" havas riĉajn sencojn. La vorton Daeb profunde konas, ĉar li bone parolas en la ĉina. Sed li ne donas plian klarigon al la vorto meimei.

Daeb rakontis al ni sian studadon en Ĉinio. Lia plena nomo estas Arbab Muhammad Daeb. Li, 25-jaraĝa, venis de Rawalpindi, Pakistano. Komence li studis en la medicina kolegio Gannan en la provinco Jiangxi. Dum la studado li vojaĝis kun tornistro en multaj lokoj. Pasintjare li venis al Keqiao por viziti sian samlandanon, post tio li decidis, ke li sin loĝigu kaj laboru tie.

En Keqiao li facile trovis laboron en la centra hospitalo. Laŭ la preskribo de la hospitalo, li devis labori en diversaj fakoj dum la staĝo, kio donis al li tra bonan ŝancon rapide kutimi al la medio kaj en mallonga tempo koni multajn homojn.

Keqiao estas malgranda urbeto, kiu situas apud la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio. La plej granda staplejo de teksaĵoj en la mondo ĝuste sidas en la malgranda urbeto Keqiao. Tie amasiĝas aĉetistoj el diversaj lokoj de la mondo. Tie troviĝas pli ol 800 alilandaj agentejoj, inter kiuj estas 150 pakistanaj kompanioj; tie konstante loĝas pli ol 3 700 alilandaj komercistoj, inter kiuj sin trovas 1 500 pakistanoj. Plejparto de tiuj, same kiel Daeb, estas puŝtunoj. Keqiao-n tiuj puŝtunaj komercistoj nomas „malgranda Pakistano en Ĉinio".

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto