Vizitu Forumon

Mi estas en Keqiao

(GMT+08:00) 2012-12-11 16:51:50

Por Daeb kuracisto estas nobla kaj sankta profesio.

Daeb naskiĝis de islama familio. Li prenas la profesion kiel bonon helpi aliulojn. Li diras: „Ni estas islamanoj. En nia religio, helpi aliulojn, liberigi homojn de doloro estas neforpuŝebla devo al ĉiu islamano. La profesio donis al mi ŝancon plenumi mian devon. Mi tre ŝatas mian profesion."

En Keqiao amasiĝas grandnombraj eksterlandanoj, ili urĝe bezonas kuracistojn, kiuj kaj povas liveri sanan servon, kaj povas paroli en ilia lingvo. Daeb posedas ses lingvojn: la angla, franca, araba, urdua, puŝtua kaj ĉina, el kio evidentiĝas, ke li estas plej bezonata kuracisto en Keqiao. Kiam li atingis la urbeton, li tuj fariĝis plej okupita homo en la hospitalo.

Ĉiuj alilandanoj, se ili vizitas kuraciston, nepre antaŭvice serĉas Daebon, ĉar neniu el ili aŭdacas mansigne priparoli sian malsanon al ĉina kuracisto. Kaj en la hospitalo estas nur unu sola alilanda kuracisto, kaj oni povas imagi, kiel akceptata estas Daeb. Rapide, Daeb fariĝis fama figuro en Keqiao. Ĵurnalistoj el diversaj mediatoj fluas al li por fari intervjuadon. Kun la famiĝo de la nomo Daeb, eĉ multaj ĉinoj vizitas Daebon.

Ni sekvis Daebon unu tutan tagon en la hospitalo por fari telefilmon pri li. Ĉe li ĉiam estis malsanuloj, tiel ke li ne havis tempon por trinki akvon. Sed sur la vizaĝo de Daeb ne legeblis tedo kaj laciĝo. Li pacience aŭskultis priskribon de malsanulo pri sia malsano kaj poste donis al li kuracon. Li diris al ni, ke ĝenerale la humoro de malsanuloj estas ne stabila, sed ĉe li malsanuloj tuj trankviliĝas, ĉar li estas humura homo. Dum la kuracado Daeb familiare babilas kun malsanulo pri ĉiutagaj aferoj, en kio malsanulo jam forgesis sian doloron kaj eĉ ŝatus daŭrigi la konversacion.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto