Vizitu Forumon

Sopiro al la hejmloko

(GMT+08:00) 2012-12-19 09:25:05

Gusto de la hejmloko akompanas nin dum la tuta vivo. Ĉu proksime, ĉu fore, kunligiteco inter ni kaj la gusto de la hejmloko estas neniam detranĉita. Oni kutime nomas la instinktan kunligitecon "sopiro al la hejmloko". Ĝuste pro honesteco kaj natureco de la sopiro, parenceco, amikeco kaj amo havas emocian bazon kaj fariĝis la eterna ĉeftemo de la vivo en la alterno de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.

La duan dekadon de marto, 2012, en Pekino, malvarmete. Fama sociologo s-ro Ye Nianxian kutime restas en la hejmo kaj malofte eliras. Se li estintus tiutempon de la pasintaj jaroj, li jam sin okupus en ordigado de floroj en la korto. Ĉi-jare li malrapide komencis babiladon kaj sentigis al ni la amon en la memoro.

"Mia patrino suferis pulmomalsanon kaj estis serioze malsana. Ŝi deziris havi propran domon kun korto, kie ŝi povas prizorgi arbojn kaj florojn, por sin resanigi per korpa ekzercado kaj por ke la patro laboru en trankvilo. La patro komencis serĉi taŭgan domon kaj labori pli diligente por perlabori pli da mono. Li longedaŭre laboris super tablo en ĉiu tago. Ni finfine ekhavis propran domon, tamen la patro suferis pleŭriton pro tro longtempa laboro en ĉiu tago. Li tre ŝatis la domon, ĉar ĝi estas la enkorpigo de lia amo kaj respondeco al mia patrino."

Transloĝiĝinte al la nova domo, la familio de Ye trovis, ke la korto ne estas tiel larĝa kiel la supozita, en kaj ekster la domo estis grundo malebena kaj ofte malseka. Fenestroj estis kovritaj per tre maldika papero, kaj la orienta vento ofte blovis tra ili. Oni nepre devis ripari la domon. Danke al helpoj de sindonemaj amikoj kaj kolegoj la patro rekonstruigis la domon.

"Tiam mi jam eklaboris. Informiĝinte, ke mia familio riparas la domon, miaj kolegoj etendis al mi la helpan manon. Ili aliĝis al la riparado kaj ofte laboris ĝis vespero, kaj ni rekompencis ilin per simpla manĝaĵo. Ili estis sindonemaj kaj helpemaj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto