|
|
||
Sun Li
Rememori pasintajn amaraĵojn kaj dolĉaĵojn estas kontento en la profundo de la koro post finiĝo de dolorigaj tagoj kaj ekiĝo de dolĉaj tempoj. Tamen por junuloj, kiuj estas for de la hejmloko, la gusto de la hejmloko estas malfacile precize difinita ĉe la langopinto. La neklara gusto facile sensentigas la homon, tamen sentivaj ĉeloj de la homo senkonscie viglas.
Ĉe vesperiĝo de la frua aŭtuno, senteblas malvarmo kiam la vento tuŝas la kurtenon. Sun Li(juna redaktoro de Pekina Fremdlingva Eldona Grupo, faris la lastan preparon por viziti siajn gepatrojn en alia urbo Wu Xi en la sekvanta tago. Apud li knabino helpis lin ordigi necesaĵojn.
Du jarojn post diplomiĝo, en la urbo apoganta tro multe da revoj, direktante sin survoje al pli bona estonteco, la junulo rikoltis sian amon, kiu konstante lin kuraĝigas. Pro tio, malgraŭ ke li vivas en la dormejo malpli ol 6 kvadrataj metroj, li ĉiam sentas sin trankvila kaj libera. Por la junulo, kiu tag-post-tage maturiĝas en la loko for de sia hejmo, eĉ se ĉiufoje en la sama vagono kiam li hejmenrevenus, ne povas akompani lin la simpa ĝojo same kiel antaŭe --- Ju pli proksima al la hejmo, des pli malproksima de la "hejmo". La problemo ŝajnas nekunordigebla, sed aliflanke la junulon instigas.
"Fakte en la vagono mi ne estas unusola. Ĝuste en akompano de diferencaj sopiroj multaj veturantoj en- kaj el-vagoniĝas. Laŭ mi, en la vojaĝo la vagonaro variigas miajn sentimentojn en cikloj. La variado ŝajnas senfina kaj neakordigebla, tamen ĝi neniam min ofendis. En tiu ĉi cirkonstancoj mi ofte pensas pri kion mi povas fari por mia futuro, kaj kion mi povas fari por miaj afekcioj disde en du lokoj."
Por cel-stacio la lokomotivo neniam laciĝas, kaj por cel-stacio en kontraŭa direkto ĝi ĉiam strebas. Malgraŭ ŝanceliĝo kaj embaraso, ĝi akcelas sin mem al la senfine etendiĝanta antaŭo. Same kiel la sono pro regula cikliĝo de ĝiaj radoj --- nek vante nek hezite, nek humilige nek arogante tenas sian ritmon, dume en la mallongtempa interrompado elverŝis normalajn homajn sentojn.
"Miaj gepatroj maljuniĝas, tio multe obsedas min. Tial mi esperas, ke iutage mi kapablos ilin transloĝigi al Pekino."
Kiam junuloj en Pekino imagas kia ili estos post 10 jaroj, nerealaj aspiroj forvaporiĝas ĉe hejtilo dum la realaj revoj malrapide varmiĝas. La korto de s-ro Ye Nianxian estas ankoraŭ tiel komforta dank' al liaj laboroj. Maljunulo Hou Zhiping ofte lacas en vintraj tagoj kaj kvazaŭe sonus ĉe liaj oreloj la vortoj de iu malnova amiko. La geedzoj Tao Jianwei en la sudo de Ĉinio portempe adiaŭas sian persikan arbaron.
Ĉe la alterno de la vintro kaj la printempo maljunuloj volas eliri el la domo; alterne de la printempo kaj la somero infanoj urĝe surportas mallongajn vestojn; intertempe de la somero kaj la aŭtuno virinoj precipe prizorgas la aspekton; alterne de la aŭtuno kaj la vintro oni preferas fonduon. La gusto de la vivo konstante alternas laŭsezone, dume nur la sopiro al la hejmloko senŝanĝiĝas.
(Lina)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |