Vizitu Forumon

Ne utilas"reekvilibriga" strategio de Usono

(GMT+08:00) 2012-12-31 15:02:43     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge fermiĝis la 23a konferenco de Ĉina-Usona Komuna Komisiono pri Komerco kaj Negoco. Kiam la dulanda interparolo sur la kampoj de ekonomio kaj komerco akiris pozitivajn fruktojn, iuj usonaj mediatoj elsendis pesimisman tonon kaj opiniis, ke strategie reciproka dubo inter Ĉinio kaj Usono atingis kulminon. Tiele la futuro de la dulandaj rilatoj fariĝis fokuso.

En la historio, evoluintaj landoj kun la koncepto de nul-suma ludo ofte estas dubaj kaj antagonismaj pri nove leviĝantaj landoj kaj ĉiam provas malhelpi paŝojn de tiuj leviĝantaj landoj. Usona sinteno pri teritoriaj disputoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj estas tipa kazo. Supraĵe, Usono anoncis, ke ĝi staras ĉe nenies flanko. Sed "Akto pri Nacidefenda Rajtigo por la Fiska Jaro 2013", antaŭ nelonge pasigita de la usona Senato, eksplicite difinas, ke la 5a artikolo de "Usona-Japana Traktato de Sekuro" validu ankaŭ al la ĉina insularo Diaoyu. S-ro Pang Zhongying, profesoro de Ĉina Popola Universitato, montris, ke Usono sin envolvas en teritoriaj disputoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj ĝuste por sia "reekvilibriga" strategio en la azipacifiko.

"La nacia povo de Usono reduktiĝis kun amasaj enlandaj problemoj kaj financa krizo. Sed Usono ankoraŭ volas rehavigi al si statuson de la monda gvidanto, precipe en la azipacifiko. Tial ĝi uzas rimedon nomatan "reekvilibrigo". La antaŭa statuso absoluta kaj unika de Usono en multaj flankoj forestas pro leviĝo de Ĉinio, pli maleksplicite pro leviĝo de Azio, tial ĝi volas rehavigi ekvilibron."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto