Vizitu Forumon

Ne utilas"reekvilibriga" strategio de Usono

(GMT+08:00) 2012-12-31 15:02:43     Redaktoro:Lina

Responde al pliiĝo de internajbaraj disputoj kaj multiĝo de usonaj agoj, Ĉinio kviete traktas kaj konstante sin dediĉas al stabileco kaj disvolvo de la azipacifiko. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj plurfoje esprimis, ke koncernatoj devas prizorgi la ĝeneralan situacion kaj solvi disputojn per dialogo kaj intertraktado, kaj ke Usono ne staras ĉe ies flanko kaj tiele evitas komplikiĝon de disputoj. Krome, ĉinaj markontrolaj ŝipoj patrolas en koncerna marareo kaj nove fondita urbo Sansha plenumas suverenecon en la Sudĉinia Maro. Estas rimarkinde, ke en la raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas pli multe da enhavo kun eksplicita sinteno, ekzemple "Ni firme protektas suverenecon, sekurecon kaj interesojn de la ŝtato", "Ni decidu niajn starpunktojn kaj politikojn laŭ la aferoj mem". S-ro Su Hao, profesoro en Ĉina Universitato de Eksteraj Aferoj, opinias, la enhavo reflektas, ke la ĉina diplomatio volas bonan kontribui al la mondo.

"Teritorio kaj suvereneco estas kernaj interesoj kaj estas ne atenceblaj. Sekve de evoluo de Ĉinio, ni devas alpreni fortajn rimedojn kaj tiele garantii la teritorion kaj suverenecon responde al teritoriaj disputoj provokitaj de Usono."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto