Vizitu Forumon

Privataj aviadiloj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-01-09 17:39:32     Redaktoro:Selena

Antaŭ dek jaroj ĉinaj popolanoj apenaŭ konis kio estas privata aviadilo. Scott Neal, alt-nivela vic-direktoro de departemento de vendo kaj merkato de la usona spaciala avikompanio Gulfstream, monde fama manufakturanto de privata aviadilo, diris, ke en 2001 porcio de la kompanio en la ĉina merkato estas nulo, sed post 11 jaroj sume 102 privataj aviadiloj estis aĉetitaj de ĉinaj konsumantoj. La ĉina merkato jam okupis pli ol duonon de la azi-paficika regiono.

"Retrorigardante la jaron 2001, ni vendis neniun aviadilon en Ĉinio, sed en la azi-pacifika regiono en tiu periodo, ni vendis 27. En 2012 la vend-kvanto en Ĉinio estis 102 kaj en la azi-pacifika regiono 199. Vend-kvanto de nia kompanio en Ĉinio multe grandiĝis en la lastaj kvin jaroj. "

Privata aviadilo estas malgranda aviadilo kun la kapacito de malpli ol 9 tunoj, ĝenerale por ofica afero kaj privata aktivado.

En la lastaj jaroj ofte videblis informoj sur retaj paĝaroj kaj ĵurnaloj, ke ĉinaj komercistoj, riĉuloj kaj steloj aĉetis privatajn aviadilojn. Per tia reklamo, privata aviadilo estas konata de ĉinaj civitanoj. Parolante pri diferenco inter ĉinaj konsumantoj kaj usonaj konsumantoj, Roger Sperry de la kompanio Gulfstream diris:

"Same kiel en Usono, en Ĉinio ni celas komercistojn aŭ riĉulojn, ĉar ili bezonas ŝpari tempon. "

Laŭ konigo de Roger Sperry, longdistanca kaj luksa aviadilo G450 estas bone vendata en Ĉinio. Parolante pri la kialo, li opinias, ke ĉinaj klientoj ofte faras translandan vojaĝon, tial al ili plaĉas tia aviadilo per sia oportuneco en longdistanca flugo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto