Vizitu Forumon

Privataj aviadiloj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-01-09 17:39:32     Redaktoro:Selena

Kompare kun la malnova marko Gulfstream, la brazila aviadilkompanio Embraer estas nova konkuranto. Fermando Grau, direktoro de la brazila kompanio pri strategio de privataj aviadiloj, diris, ke la kompanio jam liveris 550 privatajn aviadilojn al la mondo.

Nun 5 specoj de privataj aviadiloj de Embraer estas licencitaj de la ĉina Ŝtata Civil-Aviada Administracio, kaj la kompanio estas permesita vendi privatajn aviadilojn kun 6 ĝis 19 seĝoj kaj la flugdistanco de 3 000 ĝis 14 000 kilometroj.

Ĉina Aviad-Industria Grupo kaj Embraer jam subskribis interkonsenton en 2012, la du flankoj kune muntos privatajn aviadilojn de speco la modelo Legacy 650 en Harbino. Aviadila muntlinio, kiu estas kune investita de Ĉinio kaj Brazilo, funkcias ekde 2004, ĝia provizora plano estas produkti malgrandajn regionajn aviadilojn de la modelo ERJ-145 kun 50 seĝoj, kaj nun oni produktos privatajn aviadilojn per la muntlinio.

Eŭropa kompanio Aerbuso, kiu sin dediĉas al manufakturado de grandaj aviadiloj, ĉiam prenas sian negocon en Ĉinio kiel gravan punkton de la disvolviĝo. Tao Wenge, direktoro de la ĉina filio de Aerbuso pri mediataj aferoj, opinias, ke giganta postulado de la ĉina socio pri diversaj aviadiloj devenas de akumuliĝo de sociaj posedaĵoj kaj formiĝo de la meza klaso.

Kvankam Ĉina Suda Avikompanio mendis nur kvin aviadilojn A380 de Aerbuso, tamen Tao Wenge opinias, ke sekve de la rapida kresko de posedaĵoj de la ĉina socio, ĉinoj havas pli grandan postuladon pri longdistanca flugado, kaj aviadilo A380 ĝuste povas kontentigi tian postuladon. Li diris:

"Nun la ĉina ekonomio rapide evoluas, ekstera kontakto multiĝas, kaj la meza klaso rapide leviĝas. Ĉio ĉi rezultigas pli grandan postulon pri longdistanca flugado. Tial multaj alilandaj avikompanioj alte atentas la ĉinan merkaton kaj konkuras inter si por gajni la merkaton. Fakte tiuj avikompanioj penas gajni ĉinajn pasaĝerojn. Laŭ tia stato aviadilo A380 estas taŭga al la ĉina merkato. "


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto