Vizitu Forumon

Mjaŭ-a Vilaĝo de Xijiang

(GMT+08:00) 2013-01-23 16:58:28     Redaktoro:Selena

Qianhu-Restoracio ofte akceptas alilokajn vojaĝantojn kaj funkcias tre bone. La mastro Yang Guangheng kaj laborantoj estis okupitaj por tegoli tegmenton de novkonstruita pavilono antaŭ la restoracio. Li diris, ke necesas fini la kovradon antaŭ Vintra Solstico por eviti pluvadon.

Yang Guangheng sentis sin tre fiera pro ĉio ĉi, ekzempele la pavilono kaj la restoracio. Li diris al raportisto:

"Mi tre amas la domon. Ĝi apartenas al ni de generacio al generacio. Tia domo estas suspensiaĵo, kies supra-etaĝo estas por loĝado kaj la suba, per kiu oni povas bredi brutojn. Nia familio ne bredas brutojn, tial ni funkciigas restoracion."

Yang Zairen, filo de Yang Guangheng, faras kontrolon ĉirkaŭ la palafito en ĉiu tago. Li informiĝis, ke konstruado de tiaj domoj estas antikva metilerteco, alportita de prauloj de mjaŭoj dum ilia migrado el la meza kaj malsupra baseno de Jangzio, kaj la metilerteco paŝo post paŝo pliboniĝis laŭ la medio de la montregiono. La palafitoj konstruiĝas sur la monta deklivo, kaj dum la konstruado oni uzas ne najlon, nek niton, sed laboras nur per mezurilo, fadeno, ĉizilo kaj hakilo. Konstrui tian domon dependas de la memoro de ĉarpentistoj, kaj la metilerteco herediĝas de generacio al generacio. Yang Zairen lernis tion de patro kaj estis premiita en la pasinta jaro pro bon-protekto de domo.

"Kiam mi estis 11 jara, mi helpis la tegoladon, kaj nun mi scipovas tegoli tegmenton. Ĝenerale ĉiuj mjaŭ-aj viroj scipovas fari tion."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto