Vizitu Forumon

Mjaŭ-a Vilaĝo de Xijiang

(GMT+08:00) 2013-01-23 16:58:28     Redaktoro:Selena

Ĉirkaŭrigardante la miao-an vilaĝon dum krepuskiĝo, oni povas vidi 4 pontojn trans Baishui-rivero, kaj la palafitoj estas bone aranĝitaj laŭ deklivoj de la du bordoj. Lanternoj pendantaj de tiuj palafitoj, same kiel steloj, havas allogan ĉarmon. Yang Zairen, kiu de infanaĝo loĝas en la vilaĝo, neniam pensis pri eliro de la vilaĝo. Li diris, ke vidante, ke najbaroj funkciigas restoraciojn, hotelojn, drinkejojn kaj vendejojn per malnovaj domoj kaj profitas, ankaŭ li mem sopiras, ke ekspluato de vidindejo rapidiĝas. Tiam venos ankaŭ lia bona tago.

Dum krepuskiĝo maljunulo Yang Guangheng sidis antaŭ la palafito kaj ne sentis sin tre laca post unutaga laborado. Li diris, ke plej grave estas, ke la vilaĝanoj konsciiĝu pri protekto de tiuj malnovaj domoj.

"Nun oni faras ekspluaton de vindindejo de Xijiang-rivero. Vojaĝantoj volas veni nur se la medio estas kontentiga. Se ne venos vojaĝantoj, alportiĝos ne enspezo nek profito.

Densaj palafitoj de mjaŭoj, starantaj ĉe la piedo de monto kaj apub rivero estas efike protektataj kaj ekspluataj dum ilia normala vivo. Antikva legendo, vizaĝo spertanta multajn sortoŝanĝojn, delikata metilerteco kaj moderna ekspluato, ĉio ĉi revigligas la antikvan vilaĝon. Vagante sur ŝtona vojo de la vilaĝo, oni kvazaŭ faras animan vojaĝon…


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto