Vizitu Forumon

Steloj en malgranda vilaĝo

(GMT+08:00) 2013-01-31 08:46:20     Redaktoro:Ĝoja

En ĉirkaŭurbo de Yinchuan, la ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, viglas teamo de jangge-danco kaj la membroj estas kamparaninoj. Ili dancis sur la scenejo de la ĉina ŝtata televida stacio CCTV, tial famas en la tuta lando. Posttagmezon en ĉi vintro, raportisto de ĈRI vizitis la teamon.

De la 3a ĝis la 5a horo posttagmeze ĉiutage, la membroj de la teamo sin ekzercas. Kvankam estas malvarme, tamen ili dancas kun la muziko kaj plenas de vigleco. Sinjorino Gao Junlian konigis al la raportisto:

"Antaŭe mia kolo doloris, post dancado ĝi ne doloras plu."

Gao Junlian aĝas 57 jarojn, ŝi estas estro de la teamo. En 2005 fondiĝis la teamo, tiam ŝi la unua aliĝis. Ŝi diris:

"Antaŭe en libera tempo ni, virinoj, babilis, vizitis amikojn, ludis kartojn aŭ faris kudradon, kaj viroj trinkis aŭ ludis maĝangon. Nun dancado sanigis nin kaj plezurigis nian vivon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto