Vizitu Forumon

Steloj en malgranda vilaĝo

(GMT+08:00) 2013-01-31 08:46:20     Redaktoro:Ĝoja

Sed antaŭ 7 jaroj la edzo de Gao ne konsentis, ke ŝi dancu. Ŝia edzo estis iom konservativa. Laŭ li, edzino devas labori hejmen kaj ne danci ekstere. Fine, persvadite de vilaĝestro, li devige konsentis, ke sinjorino Gao dancu. Nun Gao estas pli sana kaj pli gaja, ŝia edzo ŝanĝis la antaŭan opinion.

"Nun mi tute konsentis kun ili pri danco, ŝi volas instrui min pri danco, sed mi ne estas lerta en dancado, ankaŭ okupita ĉiutage. Por subteni ŝian dancadon, ĉiutage mi faras kuiradon."

46-jaraĝa Liu Lanfeng estas la plej juna membro de la teamo. Ŝi konigis:

"Mi aliĝis al la teamo por malgrasigo. Antaŭe mi pezis 70 kilogramojn, nun 67 kilogramojn. Tio estas bonege!"

Ankaŭ la edzo de sinjorino Liu Lanfeng estas stelo en la vilaĝo. Li bone ludas erhu-on, (ĉina violonsimila muzikilo kun dukordoj), ankaŭ lertas en verkado de muziko. Li prezentis sian verkaĵon por la raportisto.

En la lastaj 3 jaroj Sinjoro Chen Guangliang servis kiel koregrafo de la teamo. Parolante pri la membroj, li diris:

"Ili bezonas kulturon, sed en la kamparo mankas instruistoj. Mi estas konstanta konsiliano de asocio de dancistoj de la urbo Yinchuan, mi kaj miaj aliaj konsilianoj volas kontribui al la kultura vivo de kamparanoj. Tial mi servas al la teamo."

Vilaĝestro Zhao Yanhua sciigis al la raportisto:

"Antaŭe mankis mono tial ne viglis kultura vivo en la kamparo. Nun altiĝis la vivnivelo, ekzistas kondiĉoj por kulturaj aktivadoj. Pro diversaj kulturaj aktivadoj, la kamparanoj estas feliĉaj kaj fieraj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto