Vizitu Forumon

Pozitiva energio en la urbo de 2012

(GMT+08:00) 2013-01-25 13:52:36     Redaktoro:Xiong Shan

En la jaro 2012, "pozitiva energio" estas varma vorto. En sia fama libro Richard Wiseman, Richard Wiseman klarigis la esprimon "pozitiva energio" kiel "ĉiuj movforto kaj emocio por doni esperon, akceli pliboniĝon kaj feliĉigi la vivon de la homoj". En 2012, en la urbo Chengdu de Ĉinio, estas multaj rakontoj pri la pozitiva energio. Ĉiuj ĉefaj personoj de la rakontoj havas belajn korojn. Ili sin dediĉas kaj ili estas honestaj kaj kavalirecaj. Fine tiuj bonaj kvalitoj varmigas la urbon.

Homoj, kiuj iam venis al la regiono Chuanxi, scias, ke tiu loko ne estas taǔga por loĝado, tamen estas taǔga por turismado kaj fotado. Ĝi estas kun altitudo de 3800 metroj kaj la vintro de ĝi estas longa kaj frosta. Antaǔ 12 jaroj, instruisto Hu Zhong el la urbo Chengdu memvole forlasis sian oficon en la grava mezlernejo en Chengdu kaj fariĝis volontula instruisto en Chuanxi. Post 3 jaroj, lia edzino Xie Xiaojun portis ilian junetan filinon al Chuanxi. De tiam, la tuta familio loĝas en altebenaĵo. Hu Zhong diris:

"En Chuanxi, la personoj kvalifikitaj por instruado estas tre malstabilaj. Nur estas malmultaj oficialaj instruistoj senditaj ĉi tien, ili restas mallonge. Kelkaj estas volontaj instruistoj, same kiel mi, ne por ili mem, ĉefe por la infanoj. Tamen tiuj personoj kvalifikitaj ne estas stabilaj. La malfacilo de ni en instruado estas tre granda, se ni volas solvi la problemon, do ni devas fortigi nian konvinkon. Se ni ne fortigos nian konvinkon kaj forlasos nian oficon, do tiuj infanoj estas same kiel kuirata akvo, kiu nur varmiĝas en 80 gradoj, sed ne bovas boliĝi."

Tiam Hu Zhong estas volontula instruisto, nun li estas estro de Xikang bonstatiga mezlernejo. Li havas infaninon nomatan Hu Wenji, kaj li ankaǔ estas patro de 143 lernantoj, inter ili 43 jam diplomiĝis kaj multaj eniris universitaton. La unua studento, kiu eniris en la universitaton, estas Jiangba Wangqing. Li eniris en literaturan instituton de Sichuan-a Normala Universitato. Post lia diplomiĝo, li sendube revenis al sia hejmo kaj fariĝis instruisto. Aliaj pli ol 10 studentoj diris al Hu Zhong, ke post diplomiĝo, ili revenos al hejmo kaj helpos la infanojn, kiuj estas samaj kiel ili.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto