Vizitu Forumon

Pozitiva energio en la urbo de 2012

(GMT+08:00) 2013-01-25 13:52:36     Redaktoro:Xiong Shan

Unu el la plej gravaj vortoj de Chengdu en 2012 estas kavalireco. Wu Yongxiu, kiu unuafoje savis homon falintan en akvon en sia 17-a jaro, fariĝis "profesia vivsavisto" de la kanalo Dongfeng. Dum 37 jaroj, ŝi savis 18 homojn falintajn en la akvon.

Nun, ŝi jam estas pli ol kvindekjara kaj ŝia fizika forto estas malbona. Tamen se estos homo falinta en la akvon, ŝi ankoraǔ saltos en la akvon por savi la homon. Ŝi diris:

"Mi persistis dekojn da jaroj. Mi faris tion nur por ilia vivo. La akvo de la kanalo Dongfeng estas frosta kaj danĝera. Nun mi estas kvindekjara kaj mia fizika forto ne estas bona. Tamen mi pensis, ke mi estas devigita savi la homon falintan en la akvon, tio jam fariĝis mia instinkto. Se estos iu tago, kiam mi savos iun homon falintan en la akvon kaj mortos pro tio, mi ne bedaǔros."

Fakte en Chengdu de la jaro 2012, estis multaj rakontoj pri la pozitiva energio. Ni ĝoje rigardas, ke en la varma urbo, ĉiuj bonagadoj havas multajn pozitivajn influojn kaj ĉiuj bonkoroj ricevas plimultajn pozitivajn fortojn.

En tiuj pozitivaj fortoj, pli kaj pli multaj homoj lernis tion, ke homoj helpas unu alian kiam ili estas en malfacilaj cirkonstancoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto