Vizitu Forumon

Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo

(GMT+08:00) 2013-01-29 15:17:16     Redaktoro:Yu Rongkang

 La ĵus pasinta jaro estis neordinara por ĉiuj. Kun la alveno de la nova jaro ĉiuj ekhavis novan revon. Lastatempe nia raportisto iris al Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono, la plej granda regiono loĝata de hujaj islamanoj en Ĉinio, kaj vizitis ordinaran familion. Hodiaŭ mi rakontos al vi pri Bian Keping kaj ŝia Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo

La 21an de decembro 2012 estis Vintra Solstico, unu el dudek kvar sunperiodoj, kiu komenciĝas en la 21a, 22a aŭ 23a de decembro, kaj diversaj lokoj de Ĉinio iris en la plej malvarman periodon de la jaro. Tiutage en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono la termometro indikis la maksimuman temperaturon al 12 gradoj sub la nulo. Tamen en la Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo troviĝanta en la distrikto Xixia oni ankoraŭ sentis varmecon same kiel en printempo.

Por la ĉinoj Vintra Solstico estas ne nur grava sunperiodo, sed ankaŭ tradicia festo. En ĉi tiu tago ĉinoj, precipe tiuj en norda Ĉinio, manĝas ĝjaŭzi-ojn, kuiritaj pastaĵoj, farĉitaj per spicita viando aŭ legomo. Matene nia raportisto iris al Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo. Bian Keping, direktoro de la Sunbrila Hejmo, kaj aliaj instruistoj okupiĝis pri preparo de ĝjaŭzi-oj.

La infanoj de la Sunbrila Hejmo nomas la diektoron Panjo Bian. Ŝi estis ordinara laboristo. En la jaro 1999 ŝi fondis restoracion de fonduo, kaj ĝi estis tre prospera. Foje iu patro vizitis ŝian restoracion kune kun sia infano, intelekta malfruiĝinto, kaj dum la babilado Bian eksciis pri infanoj kun mensa handikapo. "Li babilis kun mi kaj rakontis al mi pri tiuj infanoj. Mi estis maltrankvila pri la estonteco de tiuj infanoj. Mi pensis, ke devas esti institucio, kiu edukas kaj trejnas ilin, por ke ili havu la eblecon perlabori siajn vivrimedojn estontece."

Poste Bian havis pli da kontaktoj kun tiuj infanoj. En la jaro 2002 ŝi faris la decidon, tute frenezan laŭ ŝiaj amikoj kaj familianoj. Ŝi fondis centron de infanoj kun mensa handikapo, ferminte sian restoracion, forvendinte sian loĝejon kaj elpreninte multjaran deponaĵon el banko. Pasis multaj jaroj, tamen ŝia filo Lin Xiao ankoraŭ ne povas kompreni la decidon de sia patrino.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto