Vizitu Forumon

Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo

(GMT+08:00) 2013-01-29 15:17:16     Redaktoro:Yu Rongkang

La centro de infanoj kun mensa handikapo, nomata Sunbrila Hejmo, fine fondiĝis en 2010 danke al la klopodo de Bian Keping. Ĝi estis registrita kiel privata bonstatiga institucio en la distrikta administracio de civilaj aferoj. La centro faras profesian trejnadon al negrave handikapitaj infanoj, kiuj jam estas akceptintaj 9-jaran lernejan edukon, kaj kulturan edukon al la handikapitaj infanoj, neniam edukitaj en lernejoj. Danke al kunordigo de la distrikta administracio de civilaj aferoj la centro akiris monhelpon de pli ol 260 mil juanoj kaj ricevis redukton de la eja lupago je 80 000 juanoj kaj novan oficejon.

En la pasintaj dek jaroj la infanoj nomis la direktoron komence Onjo kaj poste Panjo. Ĉiu progreso de la infanoj estas la plej granda plezuro por sinjorino Bian.

Ma Jun estas 12-jara knabo. Antaŭ tri monatoj li estis sendita al la centro. Antaŭe li vizitis neniun lernejon kaj povis prononci nur du unusilabajn vortojn, kaj la instruistoj pacience instruis lin. Tri monatojn poste li fariĝis unu el la plej rapide progresantaj lernantoj en la centro. Lingva instruistino diris al raportisto, ke Ma Jun nun kapablas prononci vortojn kun tri aŭ kvar silaboj.

Profunda amo disvastiĝas en tiu ĉi granda hejmo. La edukado de la infanoj kun mensa handikapo vekis grandan simpation de diversaj rondoj de la socio. Raportisto vidis, ke kelkaj entuziasmuloj el la Komerca Ĉambro de la urbo Yinchuan kaj volontuloj el Yinxia-a Univesitato vizitis la Sunbrilan Hejmon. Ili portis al la infanoj donacojn kaj faris kulturan prezentadon al ili.

En la pasintaj dek jaroj Bian Keping gajnis la amon kaj respekton de la infanoj, kaj ŝia sindona laboro estis agnoskita de la socio. Jam entute 67 infanoj estis edukitaj en la centro. Bian havas la deziron varbi kelkajn profesiajn kuracistojn por ke la infanoj estu pli bone ekzercitaj dum la rehabilitiĝo. Ŝi diris: "Mi planas starigi malgrandan fabrikon por ke la infanoj havu bonan estontecon, tio estas, ke ili povu perlabori siajn vivrimedojn."

Post la tagmanĝo Bian proponis, ke la infanoj prezentu kantadon por la gastoj. Kelkaj infanoj rekomendis siajn ŝatatajn kantojn kaj fine ili kantis tre furoran kanton Granda Ĉinio.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto