Vizitu Forumon

Ili pasigas ĉi-jaran printempan feston sur sia laborposteno

(GMT+08:00) 2013-02-08 18:09:06     Redaktoro:Xiong Shan

La Printempa Festo estas la plej solena en Ĉinio. Dum la festo, familianoj kolektiĝos en la hejmo kaj kune salutos la novan jaron. Manĝo en la antaǔ-vespero de la lunkalendara novjaro estas la plej abunda. Kiam la familianoj kune manĝas la manĝon en la antaǔ-vespero de la lunkalendara novjaro, tiam estas la plej ĝoja tempo por ili.

Kvankam multaj homoj povas reveni al hejmo por pasigi la Printempan Feston, tamen kelkaj homoj ne povas reveni al hejmo, ĉar ili devas labori. Ekzemple la manĝo en la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro estas la plej granda profita ŝanco por posedantoj de la restoracioj. Tial la restoracioj malfermiĝas en la vespero. Malantaǔ la abunda manĝo en la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro estas peniga preparo kaj klopodo.

La ĉefkuiristo Duan Yongcheng el la restoracio Najia preparas por la manĝo. Li diris al raportisto: "Mi venis el Zhangjiakou kaj laboris en Pekino jam 13 jarojn. En tiuj jaroj, mi neniam revenis hejmen por la Printempa Festo."

Ĉar en la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro multaj homoj iris al la restoracio kaj kuiristoj de la restoracio estas tre okupitaj, tial ĉefkuiristo Duan Yongcheng helpe preparas la manĝon. Duan Yongcheng diris, ke li amas sian laboron.

Duan Yongcheng diris, ke kvankam li ne povas akompani siajn gepatrojn por pasigi la Printempan Feston, tamen liaj frato kaj fratino revenas hejmon, tial liaj gepatroj ne sentas solecon. Li ankaǔ povas eviti la pinton de la printempofesta transportado. En la sesa de la unua monato, li revenos hejmon por akompani siajn gepatrojn kaj kuiros. Li diris, ke se li laboros dum la Printempa Festo, do li ricevos pli multan monon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto