Vizitu Forumon

Ili pasigas ĉi-jaran printempan feston sur sia laborposteno

(GMT+08:00) 2013-02-08 18:09:06     Redaktoro:Xiong Shan

Guan Tana, altranga administranto de la restoracio Najia, opiniis: "En la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro, la kuiristoj estas tre okupitaj kaj la akcepta kvanto estas tre tre granda. Tial ni antaǔtempe pasigis la Printempan Feston por nia personaro. Ni aranĝis la jaran kunvenon en la 27-a aǔ la 28-a de la dekdua monato de la lunkalendara jaro. Tiu tago estas la nova jaro por nia personaro. Ni aranĝis kunmanĝadon, vesperkunvenon kaj donacon. La plej grava afero estas, ke en posttagmezo de la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro, altrangaj administrantoj de la restoracio donis ruĝpaperan koverton entenantan monon kiel donacon aǔ kromsalajron al la personaro. Tio estas la atendata momento por la personaro."

En la mediata rondo, fari pluslaboron dum la Printempa Festo estas normala. Multaj scenaristo-reĝisoroj devas deĵori dum la festo. Sinjoro Zhang, kiu laboas kiel scenaristo-reĝisoro pri novaĵoj, diris: "Pro la aparteco de la mediata rondo, ni devas konservi la efektivecon de la programeroj. Fari pluslaboron estas normala por ni, speciale en la Printempa Festo."

Pro pluslaboro dum la Printempa Festo, Ĉinio lanĉis garantiajn kaj kuraĝigajn rimedojn. Laǔ koncernaj leĝoj, dunganto, kiu aranĝas pluslaboron en leĝa ferio, devas pagi pli ol 300% da salajro. Ni kredas, ke sub tiuj garantiaj kaj kuraĝigaj rimedoj, la rimedoj de la ĉinoj por festi la Printempan Feston estas pli kaj pli abundaj. Homoj certe povas pasigi "feliĉan feston" kaj saluti la novan jaron kun bona espero.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto