Vizitu Forumon

Kvin fremdlandaj sciencistoj premiitaj de la ĉina registaro

(GMT+08:00) 2013-02-01 09:49:47     Redaktoro:Xu Yunying

La 18an de janauro en la Granda Halo de la Popolo en Pekino kvin fremdlandaj sciencistoj ricevis la Premion por Internacia Scienca kaj Teknika Kunlaboro, aljuĝitan de la ĉina registaro. Ili estas usonaj kemiisto Richard N. Zare kaj paleoklimatologo Lonnie G. Thompson, dana nanosciencisto Flemming Besenbacher, japana eksperto pri partikla akcelilo Shinichi Kurokawa kaj kanada eksperto pri mensa sano Michael R. Phillips. La premiitoj opinias, ke scienca kaj teknika kunlaboro estas senlandlima. Bonvole aŭskultu nian raporton!

Shinichi Kurokawa, eksperto pri partikla akcelilo el Japanio, diris al raportisto.

"Same kiel la nomo de ĉi tiu premio, "premio por kunlaboro", ĉinaj kaj japanaj sciencistoj gajnis la premion per sia kunlaboro. Trofeo de la premio estas donita al mi, tamen mi opinias, ke ĝi devas esti atribuita al ĉiuj ĉinaj kaj japanaj personoj, kiuj partoprenis en la kunlaboro kaj donis helpojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto