Vizitu Forumon

Kvin fremdlandaj sciencistoj premiitaj de la ĉina registaro

(GMT+08:00) 2013-02-01 09:49:47     Redaktoro:Xu Yunying

Usona laŭreato Lonnie G. Thompson, paleoklimatologo, estas pioniro de la nova esploro pri paleoklimata rekonstruo kaj fruktodona esploristo. Li multe laŭdis la ĉinan registaron pro ĝia granda enmeto por la internacia kunlaboro.

"Mi opinias, ke estas tre altnivela la ĉina esploro pri glaciejo kaj paleoklimato. Mi laŭdas la ĉinan registaron pro la giganta financa enmeto por tiu ĉi fako. Ĝi donis grandan subtenon al la trejnado de eminentaj fakuloj kaj al la starigo de bone ekipitaj laboratorioj. Tial en la pasintaj 28 jaroj mi akiris multajn ŝancojn de la esploro kaj ricevis pozitivajn rezultojn."

De la jaro 1995 ĝis nun entute 79 fremdlandaj sciencistoj kaj unu internacia organizo estis honoritaj de la ĉina registaro per la Premio por Internacia Scienca kaj Teknika Kunlaboro. Ili faris dum sciencteknikaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj kun Ĉinio gravajn kontribuojn por antaŭenpuŝi la sciencteknikan progreson kaj akceli la kunlaboron kaj amikecon inter ĉinaj kaj fremdlandaj sciencistoj. Zhang, opinias, ke iliaj pozitivaj kaj pragmataj kunlaboroj kun ĉinaj sciencistoj kaj institucioj plene enkorpigis la ideon "scienco senlandlima".

"Ĉar la scienca esploro estas ne por persona profito de sciencistoj nek por ŝtataj interesoj, sed por la bono de la homaro. Tiusence scienco estas senlandlima."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto