Vizitu Forumon

Rakonto de franca studentino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-02-21 16:24:49     Redaktoro:Pluveta

Por serĉi ĉinan tradician kulturon Elodie iris al Leshan-Budho en Sichuan-provinco. La ŝtona budho, plej granda en la mondo, profunde skuis Elodie. En Xi′an de Shanxi-provinco, la franca knabino estis ebria de lignaj aŭ argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

"En mia infaneco rigardante televidon mi unuafoje aŭdis rakonton de la lignaj aŭ argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Mi decidis propraokule vidi tion post maturiĝo."

La patrino de Elodie esploris aferojn rilatajn al Ĉinio. Influite de sia patrino Elodie interesiĝis pri Ĉinio kaj lernis la ĉinan lingvon post studado en mezlernejo.

La lernado de la ĉina lingvo plie solidigis la volon de Elodie por strebo al ĉina kulturo. Laŭ ŝi estas interese observi kulturajn fenomenojn per vidpunkto de fremdlandanoj. Tial ŝi klopode faris laborojn rilatajn al Ĉinio.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto