Vizitu Forumon

Rakonto de franca studentino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-02-21 16:24:49     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ nelonge Elodie plenumis sian filmon Kaverna Loĝejo---Speciala Konstruaĵo en Ĉinio. La filmo notas la konstruadan procezon de kaverna loĝejo en norda parto de Shanxi-provinco kaj la vivon de lokaj loĝantoj.

"Mi faris la filmon en 2 monatoj. Unu monato estis somera, kaj la alia estis vintra. La konstruada procezo estas eksterordinara. Mi renkontis multajn ŝtonhakistojn, ĉarpentistojn kaj geomanciistojn. Ni kune loĝis kaj manĝis. Nun ni jam estas amikoj."

Estas ĝojinde, ke la filmo estis premiita en Internacia Etna Film-Festivalo en la fino de 2012. Elodie diris, ke ŝi sciigos la amikojn en norda parto de Shanxi-provinco pri la valoro de la kulturo de kaverna loĝejo.

"Mi opinias, ke multaj okcidentanoj ne komprenis la ĉiutagan vivon de ĉinoj. Ĉinio estas tre granda, kaj la vivmanieroj en diversaj lokoj estas malsamaj. Mi volas konigi Taoismon al fremdlandanoj."

Baldaŭ finiĝos la lernado de Elodie en Pekino, tamen ne finiĝos ŝiaj vivo kaj laboro en Ĉinio.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto