Vizitu Forumon

Argentina studento Brian Gonzalez studanta en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-02-22 15:12:17     Redaktoro:Xiong Shan

En la lastaj jaroj, sekve de la rapida disvolviĝo de Ĉinio kaj la altiĝo de populareco de pekinaj superaj lernejoj inter la internacia socio, pli kaj pli multaj eksterlandaj studentoj studas en Pekino. Por tiuj studentoj, ili studas en Ĉinio ne nur por lerni la ĉinlingvon kaj serĉi la ĉinan kulturon, sed ankaǔ por la ŝanco en Ĉinio.

Argentina studento Brian Gonzalez jam studis en Pekina Universitato por Internaciaj Studoj dum tri kaj duona jaroj por lerni la ĉinan lingvon. Dum sia lernado de la ĉina lingvo, Brian Gonzalez pli rapide posedis la lingvon ol aliaj fremdlandanoj, kaj li havas grandan intereson pri ĉinaj kaligrafio kaj pentrarto. Liaj amikoj diris, ke li havas "ĉinan koron". Brian Gonzalez mem pensas, ke li jam adaptiĝas al la lokaj vivkutimoj.

"La plej malvarma sezono en Argentino estas sama kiel la vintro en Pekino, tamen Pekino estas pli seka. Mi jam havas bonan kutimon, nome trinki varman akvon. En Argentino, homoj certe trinkas malvarman akvon dum la kvar sezonoj, tamen mi pensas, ke homoj devas trinki varman akvon en vintro por mildigi sekecon kaj forigi malvarmon."

Same kiel multaj fremdlandaj studentoj, antaǔ tri kaj duona jaroj, Brian Gonzalez, portante esperon de la ĉina kulturo kaj amon de la ĉina lingvo, venis al Pekino. Pri la kialo, Brian Gonzalez diris, ke li interesiĝis pri la ĉina lingvo pro hazarda ŝanco, kiam li estis 15-jara:

"Kiam mi studis en mez-lernejo, en geografia kurso, mia instruisto parolis pri laǔplana naskado de Ĉinio, ankaǔ pri multaj aliaj flankoj de Ĉinio, ekzemple la ekonomio, la socio, la historio, ktp. Mi tre interesiĝis pri tiuj flankoj, tial, mi decidis eklerni la ĉinan lingvon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto