Vizitu Forumon

Argentina studento Brian Gonzalez studanta en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-02-22 15:12:17     Redaktoro:Xiong Shan

Same kiel aliaj studentoj studantaj en eksterlandoj, kiam Brian Gonzalez venis al Pekino, kiel adaptiĝi al la lerno kaj la vivo en Pekino estas la plej granda problemo de li. Brian Gonzalez diris al ĵurnalisto, ke estas necese koni kelkajn ĉinajn vivkutimojn kaj kulturojn, kaj kiam oni venas al Pekino, li devas multe kontaktiĝi kun lokanoj.

"Ĉina universitato havas terenon, sed argentina universitato ne havas. Mi loĝas en la tereno de mia universitato kaj mi piediras al la klasĉambro 5 minutojn, tio estas oportuna por mi. Dum la lernado en Ĉinio, mi devas reciti multe, sed mi ne ŝatas reciti, mi nur ŝatas pensi. La ĉinaj popolanoj estas tre entuziasmaj, ili volas fariĝi miaj partneroj por lerni lingvon. Mi instruas al ili la hispanan lingvon kaj ili instruas al mi la ĉinan lingvon. Nun mi estas prezidanto de studenta asocio de Pekina Universitato por Internaciaj Studoj. En ordinara tempo, la studenta asocio organizas multajn aktivadojn, ekzemple la internacia kultura festo, la novjara amuzvespero, la sportkunveno, ktp."

Pri sia plano en estonteco, Brian Gonzalez diris, ke Pekino ne nur portas al li la kulturan ĉarmon, kiun li ne povas rezisti, sed ankaǔ pli multajn ŝancojn por lia profesio. Li diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kun la latin-amerikaj landoj, inkluzive de Argentino, pli kaj pli vastiĝas, sekvante tion, li esperas, ke en la estonteco, li povas fari komercan investadon inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

Pri sia lastatempa plano, Brian Gonzalez, la argentina junulo, ridante diris, ke li volas iri al tradicia ĉina medicinejo por sperti veran akupunkturon kaj mokson. Oni povas vidi, ke Brian Gonzalez estas sorĉita de multaj aferoj en Ĉinio, kaj lia studentvivo en Ĉinio estos pli riĉa kaj varia.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto