Vizitu Forumon

Kondukanto de vilaĝo Hangmin

(GMT+08:00) 2013-02-25 09:25:01     Redaktoro:Lina

(Zhu Chongqing)

Karaj amikoj, Hangmin estas administra vilaĝo sub Zhejiang, orienta ĉemara provinco de Ĉinio. En la vilaĝo estas nur pli ol 300 familioj kun ĉirkaŭ 1 000 loĝantoj. Tamen ĝuste en la malgranda vilaĝo estas la plej granda bazloko de blankigo kaj tinkturo en la tuta Azio kaj la plej granda entrepreno de oraĵoj en orienta Ĉinio. En la jaro 2012 la malneta enlanda produkto de la vilaĝo jam atingis 9,6 miliardojn da juanoj. Post eniro en la vilaĝon, antaŭ la okuloj estas delikataj vilaoj, larĝaj ŝoseoj kun abundaj floroj kaj arboj ĉe ambaŭ flankoj, kaj belaj fabrikoj multnombraj.

Post la atingoj estas menciinda persono nomata Zhu Chongqing, partia sekretario de la vilaĝo Hangmin kaj prezidanto de Grupo Hangmin. En la jaro 1978, samkiel apudaj vilaĝoj, Hangmin estis malgranda vilaĝo, kies rikolto dependis de la vetero. Tiam Zhu Chongqing estis en la aĝo de 25 jaroj. Li babilis pri tiama malfacileco.

"Tiam Hangmin estis malgranda vilaĝo kaj la tuta vilaĝo estis ege malriĉa. Malpli ol 1 100 loĝantoj estis sur la areo de nur unu kvadrata kilometro. En la jaro 1979 pohoma jara enspezo estis 120 ĝis 160 juanoj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto