Vizitu Forumon

Kondukanto de vilaĝo Hangmin

(GMT+08:00) 2013-02-25 09:25:01     Redaktoro:Lina

En 1979, la vento de Reformado kaj Pordomalfermo blovis tra la tuta lando. En la ondo de Reformado kaj Pordomalfermo, Zhu Chongqing ekkonsideris la futuron de la vilaĝo, kaj evoluigi la industrion kaj eliri el la malriĉeco estis lia unua revo. Decembre de la sama jaro, la vilaĝo Hangmin fondis la unuan entreprenon kaj komencis sian malfacilan entreprenadon.

"En la jaro 1979 profite de Reformado kaj Pordomalfermo, ni komencis nian entreprenon. Tiam blankigo kaj tinkturo estis profitiga. Plus prunteprenitaj 60 000 juanoj, ni investis sume 120 000 juanojn al la industrio."

Sekvajare jam estiĝis profito el la investo. La fabriko de blankigo kaj tinkturo havis produktovaloron de 380 000 juanoj kaj profiton de 140 000 juanoj. El la profito, Zhu Chongqing disdividis 20 000 juanojn al vilaĝanoj. En la postaj 3 jaroj, jara profito de la vilaĝo Hangmin atingis milionon da juanoj. Sekve, la vilaĝo tuŝis industriojn de teksado, elektrogenero, kemiaj materialoj kaj oraĵoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto