Vizitu Forumon

Nova urbaniza vojo de "la unua ĉina urbo de kamparanoj"

(GMT+08:00) 2013-02-28 09:47:11     Redaktoro:Ĝoja

Longgang, la urbeto de la ĉina orienta provinco Zhejiang, troviĝas en la suda bordo de rivero Aojiang, unu el la 8 grandaj riveroj de la provinco Zhejiang, kaj oriente estas la Orienta Ĉina Maro. En 1984 fondiĝis la urbeto, tiam ĝi konsistis el nur 5 fiŝvilaĝoj, sed nun ĝi jam posedas 199 vilaĝojn kaj estas titolita "la unua ĉina urbo de kamparanoj".

En 1984 sinjoro Chen Zhiqun, kiu faris negocon en aliaj lokoj pli ol 10 jarojn, revenis al Longgang kaj komencis entreprenadon kun ĉiuj kapitaloj. Kurantjare 58-jaraĝa Chen Zhiquan entreprenas presfabrikon kaj enprezas proksime milionon da juanoj ĉiujare. Antaŭ fondiĝo de la urbeto, plejpartaj antaŭuloj sin vivtenis per agrikulturo kaj fiŝado, kaj la vivo ne estis riĉa, sed nun kiel sinjoro Chen Zhiqun, multaj longgang-anoj posedas proprajn aferojn kaj riĉe vivas. Nun la loĝantaro de Longgang estas 520 mil. La urbanizo de Longgang ne nur alportis feliĉan vivon al longgang-anoj, sed ankaŭ liveris referencajn spertojn al ĉina urbanizado. Sinjoro Wang Zhongxiu, urbeta estro, diris:

"La politikoj, elmetitaj en la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio konformas al la ĉina nuna stato, ni devas marŝi sur la urbaniza vojo. En la venonta periodo la urbeto Longgang alfrontos ŝancojn en urbanizado. Kaj urbanizo estas ege ŝlosila por stimuli enlandan bezonon. El la kamparo troviĝas tiel multaj kamparanoj, post urbanizo ili fariĝos urbanoj, tial ili certe akcelos enlandan bezonon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto