Vizitu Forumon

Nova urbaniza vojo de "la unua ĉina urbo de kamparanoj"

(GMT+08:00) 2013-02-28 09:47:11     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ konigo, en 2012 la produkta totala valoro de Longgang kalkuliĝis al 16,11 miliardoj da juanoj, la jara pokapa neta enspezo kalkuliĝis al 13,935 mil juanoj, sed antaŭ pli ol 20 jaroj la jara pokapa neta enspezo nur estis preskaŭ 400 juanoj. Samtempe en la lastaj jaroj grande progresis konstruado de la urbeto Longgang. En 2009 la investo por fiksaj propraĵoj kalkuliĝis al 2,98 miliardoj da juanoj kaj en 2013 la investo kalkuliĝos al 18,6 miliardoj da juanoj.

Wang Zhongxiu diris, ke la rapida evoluado de urbanizo de Longgang dependas de la industriigo. Post la reformado, konstruado kaj evoluado en pli ol 20 jaroj, nun en Longgang troviĝas la industria sistemo, en kiu presado, pakado, lanŝpinado, farado de lanlitkovrilo kaj plasta plektado estas la subtenilaj industrioj. Sinjoro Chen Zhiquan diris, ke kiam li revenis al Longgang, tiam pompe disvolviĝis la presado. Li diris:

"Tiam la urbeto Longgang invitis fakulojn trejni niajn laborantojn."

La urbaniza rapideco de Longgang superis imagon de multaj personoj. En la memoro de Chen Zhiqun, en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento en Longgang, la vojo ne glatis, lampoj ne brilis kaj akvo ne puris, sed nun la nombro de grandaj kaj malgrandaj stratoj superis 300 kaj la nombro de personaj aŭtomobiloj superis 40 mil. Laŭ kalkulo de fakuloj, nun la loĝantara denseco en la centro de Longgang jam superis tiujn de Pekino kaj Shenzhen. Pri tio, Wang Zhongxiu, urbeta estro, diris:

"Ĉinio forte akcelos urbanizon kaj ni estas preta. Necesas platformo por kamparanoj, tial ni devas unue bone fari planadon."

En la estontaj 10 jaroj la urbeto Longgang konstruos novan kvartalon areantan je 8 kvadrataj kilometroj kaj pluapaŝe perfektigos publikan servadon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto