Vizitu Forumon

Bela respondeco de Wu Juping

(GMT+08:00) 2013-03-01 13:45:58     Redaktoro:Pluveta

La 2an de julio, 2009, en iu loĝkvartalo de ĉina urbo Hangzhou, 2-jaraĝa infano Niuniu falis de la 10-a etaĝo de iu domego. Wu Juping hazarde vidis la scenon kaj senhezite kuris al la domego. Fine ŝi kaptis la infanon per siaj brakoj, sed pro granda impulso Wu Juping vundiĝis kaj falis en komaton. La agado kaŭzis fortan reagon en la socio. Ŝi estis nomata "plej bela patrino" kaj elektita kiel ambasadoro por publika bono kaj reprezentanto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Lastatempe raportistoj de Ĉina Radio Internacia intervjuis Wu Juping. En hodiaŭa programero ni kune aŭskultu ŝian novan respondecon.

Antaŭe kiel ordinara patrino Wu Juping opiniis, ke ŝia devo estas zorgo pri ŝia infano. Post famiĝo ŝi ne perdis kapon pro la atento kaj honoro. Ŝi komencis pensi, kion ŝi povas doni al la socio.

"Homoj havantaj influforton devas helpi aliajn homojn per tia forto. Tio feliĉigos min. Mi partoprenis en multaj aktivadoj por publika bono. Tia agado estas valorplena."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto