Vizitu Forumon

Bela respondeco de Wu Juping

(GMT+08:00) 2013-03-01 13:45:58     Redaktoro:Pluveta

Wu Juping esprimis, ke ŝi esperas transdoni la amon al pli multaj homoj. Tiamaniere malaperos nekonfideco inter homoj kaj boniĝos la vivo.

Post fariĝo de publika persono Wu Juping partoprenis en multaj sociaj aktivadoj. Ŝi faris interŝanĝojn kaj edukadon en lernejoj, abstinejoj de narkotaĵo kaj reedukejoj por neplenaĝuloj, servis kiel kontraŭincendia ambasadoro, ambasadoro por Printempa Agado de ĉina urbo Hangzhou kaj ambasadoro por Festivalo de Bonaj Najbaroj. Wu Juping alvokis, ke pli multaj homoj atentas specialajn amasojn kaj varmajn punktojn en la socio. Ŝi esperas fari efikajn aferojn por helpi aliajn homojn.

"Sekve de multiĝo de travivaĵoj mi konsciis, ke mi povas fari multajn aferojn profitigantajn aliajn homojn. Starante sur la nova scenejo mi havas novan respondecon."En 2012 Wu Juping estis elektita kiel reprezentanto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Antaŭ la kongreso Wu Juping faris 2-monatajn enketon kaj esploradon ĉefe pri protekto al infanoj kaj subteno al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ŝi elmetis 2 proponojn.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto